Verko: Ĉevalo kaj Grumo

Originala skulptaĵo

Ĉevalo kaj Grumo

Originala

Aŭtoro
Giorgio De Chirico
Dato
1940 / 1986
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
32 cm-ojn alta, 32 cm-ojn larĝa, 19 cm-ojn profunda
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Mi amas bestojn, ĉar mi konsideras ilin estaĵoj sendefendaj, neprotektataj. Pro tio mi amas ilin. Ĉiu viktimo, ĉiu estaĵo subpremata de aliula perfortemo ĝuas mian tutan amon”, Giorgio De Chirico.

Ĉevalo kaj Grumo estas malgranda bronza skulptaĵo, alta 32 cm, realigita de Giorgio De Chirico en 1940.
La ĉevalo leviĝis, sin apogante sur la malantaŭaj kruroj, dum la grumo, maldekstre, provas reteni la baŭmon per la bridoj. La grumo, prizorganto de la ĉevalo, estas junulo vestita nur per mallonga kaj simpla tuniko.
Tre firme sur la dismetitaj piedoj, li forte tenas la bridojn de la ĉevalo per la dekstra mano, dum la maldekstra brako premiĝas ĉeflanke. La kapo estas turnita supren, al la muzelo de la ĉevalo, serĉante ties okulojn por ĝin trankviligi per la rigardo.
La bridtenon, necese firman kaj aŭtoritatan, mildigas tiu gesto plena je tenero kaj kunsento.
La verko rakontas la rilaton inter homo kaj ĉevalo: rilato tiagrade intima, ke ĝi estigas emocian kunecon.

Ĉevaloj ofte ĉefrolas en la verkoj de De Chirico, kiu taksis ilin plej pentrindaj bestoj. En liaj kreaĵoj ili vibras kaj plenas je vivo.
Krome, por la artisto ĉevaloj memorigas pri Tesalio, greka regiono fama pro la bredado de tiuj bestoj, kaj naskiĝlando lia.