Verko: Busto de la Laokoono

Skulptaĵkopio

Busto de la Laokoono (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
85 cm-ojn alta, 54 cm-ojn larĝa, 32 cm-ojn profunda; detalo
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko

Originala

Aŭtoro
Agesandros, Polydoros, Athenodoros
Dato
1-a jarcento a.K. - I-a jarcento a.D.
Periodo
Helena arto
Dimensioj
243 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Vatikanurbo, Musei VaticaniSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Laokoono klopodas malplekti tiujn nodojn per la manoj
kaj dume levas ĝis la steloj hororajn kriojn, muĝojn similajn al tiuj de
virbovo sukcesinta forfuĝi de altaro, forskuante de la kapo la hakilon,
kiu nur vundis ĝin.”,
Vergilio, el la dua libro de Eneido.

En tiuj tragikaj versoj Vergilio rakontas la malesperon de Laokoono, Troja pastro, kiu volis malhelpi la eniron de la ligna ĉevalo enen de la muregoj de Trojo: tromprimedo elpensita de la helena heroo Odiseo por konkeri la malamikan urbon.

La epizodo estis memorigita per fama blankmarmora skulptogrupo, kiun la historiisto Plinio priskribas kiel la ĉefverkon de Atanodoro, Polidoro kaj Agesandro, skulptistoj de la Rodisa skolo (inter la jarcentoj unua antaŭ Kristopor kaj unua post Kristopor ). La verko prezentas Laokoonon kaj liajn du filojn kiuj baraktas, ĉirkaŭvolvitaj de la longaj marserpentoj senditaj de la dioj favorantaj la helenojn.

Ĉe Muzeo Homero troviĝas gipsa kopio de la nura busto de Laokoono alta 85 centimetrojn. La kapo kun taŭzita hararo estas drame klinita al la maldekstra ŝultro. La vizaĝo estas masko esprimanta senesperan senton de teruro: la buŝo malfermiĝas en helpokrio kaj la elstaraj brovarkoj kurbiĝas en dolora esprimo. La torso, kurbita maldekstren, montras muskolaron indan je batalanto.

La tri skulptistoj kunigis abundan dozon da patoso al teknika virtuozismo, tiel sukcesante materiigi animan staton: la angoron kaj senesperon de patro, kiu ne sukcesas savi siajn filojn. Tiuj elementoj karakterizis skulptarton de la helenisma periodo: artistoj pli kaj pli interesiĝis pri prezento de la psikologio de la homa estaĵo ne plu regata de kosma kaj serena naturpatrino.