Verko: Busto de Costanza Bonarelli

Skulptaĵkopio

Bust of Costanza Bonarelli (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
72 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Vizaĝmimiko

Originala

Aŭtoro
Gian Lorenzo Bernini
Dato
ĉ. 1637 - 1638
Periodo
Baroko
Dimensioj
72 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Museo Nazionale del BargelloSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Granda bonŝanco estas la via, o Kavaliro, ke vi vidas papo kardinalon Maffeo Barberini; sed multe pli granda estas la nia, ke kavaliro Bernini vivas dum nia regado”, Papo Urbano VIII.

La busto de Costanza Bonarelli, datita ĉirkaŭ 1635, estas la sola privatdestina verko de Bernini. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciita kopio el realdimensia muldaĵo, alta 72 cm, en la spaco dediĉita al esprimivo de la homa vizaĝo.

La busto de la virino prezentiĝas en fronta pozicio, la okuloj malfermegitaj reage al subita vidaĵo ŝajnas eviti tiujn de la rigardanto. La buŝo, duone malfermita, kvazaŭ retenante krion pro surprizo. Ankaŭ la hararo aspektas iom nature senorda: la haroj, iom nekombitaj, estas malantaŭen ĵetitaj, malkovrante altan frunton.
La vestaĵo, simila al intima ĉemizo, ne estas aparte eleganta, ornamita per simpla glata rubando ĉirkaŭ la dekoltaĵo, kiu krispiĝas kaj malfermiĝas, duonvidigante la bruston, kvazaŭ la virino estus surprizita en la intimeco de sia ĉambro.

La glataj surfacoj impresas agrable ankaŭ la palpsenton, ĉefe ĉe la vizaĝo kaj la kolo, sed la impreso restas same plaĉa ankaŭ ĉe la tufoj de la krispa hararo kaj ĉe la faldoj de la vestaĵo.

Tiu skulptaĵo malfermas vojon al introspekta kaj psikologia evoluo de portretado, jam tro longe ligita al politike-celebraj postuloj.
La eksterordinara natureco de la portreto pruvas la sekretan amon ligantan la artiston al la virino. Oni ja rakontas, ke la skulptisto havis kun Costanza, edzino de sia lernanto Matteo Bonarelli, sekretan amrilaton. Ŝajnas ankaŭ, ke ŝi perfidis lin kun lia frato Luigi: Bernini venĝis sin batante ĉi tiun per fera stango kaj sendis al la virino serviston por ŝin vundostreki. En tiu skulptaĵo Bernini sukcesas doni al marmoro la freŝon kaj intenson de momento de privata vivo, fiksita kvazaŭ en fotografaĵo.