Verko: Baziliko San Pietro

Arkitektura maketo

Baziliko San Pietro (maketo)

Modello architettonico

Dimensioj
140 cm-ojn alta, 238 cm-ojn longa, 115 cm-ojn larĝa; maketo en skalo 1:100
Tekniko
kunmeto
Materialo
ligno, rezino
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Vari inclusi Maderno, Michelangelo, Bernini
Dato
1506 - 1626
Periodo
Renesanco
Dimensioj
137 metroj alta, 186,36 metroj longa, 42 metroj en diametro
Materialo
marmoro
Situo
VatikanurboSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Ĉiuj artoj kontribuis al la ornamado de tiu mirinda templo, kiu estas sendube, la plej miriga monumento ne nur de Romo, sed de la moderna mondo. Pentrarto, skulptarto, arkitekturo, mozaika arto, arto elfandi bronzaĵojn kaj origi disdonis tie siajn riĉaĵojn kaj la plej grandaj artistoj disvolvis tie siajn talentojn”, Gustavo Stafforello.

Ĉe Muzeo Homero, en la ĉambro dediĉita al la Renesanco, estas ekspoziciita arkitektura maketo de la baziliko Sankta Petro. Proksimume ĝi longas 210 cm-ojn kaj larĝas 155, kaj estis realigita per blankaj rezinaj elementoj muntitaj sur ligna strukturo. Ĝi staras sur podio kun alteco variigebla kaj ne estas interne esplorebla pro manko de malfermaĵoj.

La maketo prezentas la nunajn formojn de la baziliko kaj estas ekstreme detala, tiel ke, por nevidanta vizitanto, ĝia kompleta esplorado estas laboriga. Ĝi estas tamen ekstreme utila ankaŭ por vidanta publiko por aprezi la eksterajn formojn de la katedralo en ĝia tuto, inkluzive de la detaloj tro alte situantaj por ke oni povu klare vidi ilin en la realo.
Tio koncernas ekzemple la multajn kupolojn de la tegmento, planita kvazaŭ vasta surirebla teraso. La maketo prezentas ankaŭ la ŝtuparojn kondukantajn al la kupoloj.

La grandioza konstruaĵo estas trietaĝa. La plano, latinkruca, konsistas el pli longa ejo, la navoj, kaj el malpli longa ejo, la transepto, orte kruciĝanta kun ĝi en la malantaŭa parto. Super la kruciĝloko leviĝas la giganta kupolo projektita de Mikelanĝelo (la originalo altas 137 metrojn). Ĉirkaŭas la tutan bazilikon grandaj ĉemuraj pilastroj alternantaj kun geometrie regulaj arkitekturaj elementoj en celado al harmonio tipa de la Renesanco. Supre, ĉe la unua etaĝo, kapeletoj alternas kun duonrondaj niĉoj; ĉe la dua fenestroj alternas kun mallarĝaj unuarkaj fenestretoj.
La trian etaĝon, la atikon, karakterizas sinsekvo de kvadrataj fenestroj. Kaj la navoj kaj la du brakoj de la transepto finiĝas per duonrondaj absidoj.
La ĉefan kupolon ĉirkaŭas aliaj pli malgrandaj: du antaŭ la transepto, simetrie aranĝitaj rilate al la ĉefa; dek pliaj, multe pli malgrandaj kaj okangulaj, malantaŭ la transepto kaj same simetrie lokitaj rilate al la ĉefa kupolo.

La fasado, supre de ŝtuparo, estas pli longa ol la transepto. Ok kolosaj kolonoj subtenas entablementon sub kiu malfermiĝas kvin pasejoj, ĉiu kun supra granda fenestro. Super la meza pasejo troviĝas la balkono, el kiu oni anocas la elektiĝon de nova papo.

Sur la entablemento leviĝas triangula frontono okupanta la centran parton de la atiko, sur kies balustrado staras la statuoj de Kristo, de la Baptisto kaj de la apostoloj realigitaj de la ateliero de Bernini kaj, ĉe la ekstremoj, du horloĝoj, verko de Valadier.

La konstruado de la nuna baziliko komenciĝis en 1506 sub papo Julio II. Ĝin direktis sinsekve la plej grandaj tiutempaj arkitektoj, de Bramante al Mikelanĝelo kaj Karlo Maderno. La nova baziliko staras sur la cindroj de la unua konstruigita ĉ. 320 p.k. de la romia imperiestro Konstanteno, laŭ tradicio sur la tombo de Sankta Petro.