Verko: Arkitekturaj ordoj: helen-dorika, malaltigita ionika, kotik-korintika

Arkitektura maketo

Arkitekturaj ordoj: helen-dorika, malaltigita ionika, kotik-korintika (gipsaj kopioj)

Modello architettonico

Dimensioj
231 cm-ojn alta dorika kolono; 165 cm-ojn ionika kolono; 181 cm-ojn alta korinta kolono
Tekniko
muldaĵo
Materialo
gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Periodo
Helena arto
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Arkitekturo estas scienco, ornamita per multe da scioj, per kiu oni normigas ĉiujn laborojn faritajn en ĉiuj artoj”, Vitruvio, De Architectura.

Muzeo Homero gastigas tri modelojn, realigitajn por didaktika celo, de kolonoj apartenantaj al la ĉefaj arkitekturaj ordoj de la helena arto: dorika, ionika kaj korintika.

La unua kolono prezentas la karakterizojn de la dorika ordo: la kolono, maldikiĝanta supren, havas fortikan fuston kun larĝaj kaneloj; la kapitelon formas ringoforma elstara modluro, sur kiu apogiĝas kvadratbaza kvadro (abako), kaj la cilindra fusto staras rekte sur la bazamento (stilobato). Tiu stilo disvolviĝis en la kontinenta Helenujo, disvastiĝis en Ateno kaj atingis la sudan Italujon: ĝi estas stilo simpla, geometrieca kaj monumenta.

La dua kolono prezentas la ionikan ordon: la kolonon, pli sveltan ol la dorika, karakterizas profundaj kaneloj, pli mallarĝaj kaj densaj ol en la dorika stilo, kaj kapitelo kun kvar spiralaj volutoj. La kolono ne staras senpere sur la stilobato, sed sur bazo el du ringoj, unu konveksa kaj la alia konkava. La formoj de tiu stilo, kiu disvolviĝis laŭ la marbordoj de Malgrandazio, sur la Egeaj insuloj kaj en Atiko, estas sveltaj kaj malpezaj, kun detala kaj rafinita dekoracio.

La tria kolono prezentas la korintikan ordon, kiun karakterizas kolonoj kun fusto alta kaj svelta, kun kaneloj densaj kaj mallarĝaj, kiu staras sur malalta kvadrata bazo /plinto); la kapitelon, kun formo de renversita trunka piramido, karakterizas tipa egiptodevena ornamaĵo el krispaj akantofolioj. Tre disvastiĝinta en la tuta Helenujo ekde la V jc. a.K., ĝi estis konsiderata kiel variaĵo de la ionika stilo; ĝi estos pli uzata dum la helenisma epoko kaj poste de romianoj.

En temploj kaj aliaj konstruaĵoj realigitaj de romianoj oni ofte trovas miksaĵon de malsamaj arkitekturaj elementoj, laŭ maniero komenciĝinta en la helenisma epoko. Dum Mezepoko la uzado de la klasikaj ordoj estis forgesita, sed ĝi refariĝis kulmina dum Renesanco.