Verko: Aminda patrino

Originala skulptaĵo

Aminda patrino

Originala

Aŭtoro
Valeriano Trubbiani
Dato
1988 - 1989
Periodo
Dudekajarcenta arto
Dimensioj
102 cm-ojn alta
Materialo
bronzo
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

Ankaŭ la sceno nin antaŭanta en ĉi tiu verko estas trapenetrita de la maltrankviliga atendado tipa de lia verkado. Ŝajne nenio okazas, sed la elekto de la apudmetitaj roluloj montras sentojn, pensojn kaj profundajn meditojn. La malprobablan apudecon de patrina hipopotamo kaj knabineto akceptigas la patrineca sento ŝvebanta tra la tuta kunmetaĵo kaj konsistigant la realan gluaĵon kunigantan la mondojn homan, beitan kaj naturan.
La konsternaj komparaj dimensioj de la korpoj ne malebligas la perceptadon de tenereco, kamaradeco kaj ankaŭ de amema embaraso de la du roluloj.

La elekto de la dimensioj, intence ekstermezuraj kaj konsternaj, ne malpermesas ke etoso intima, delikata kaj milde embarasa kreiĝu kaj ŝvebu inter la rolantoj, protektataj de la ĉeesto kaj emblemo de la vegetala mondo troviĝanta malantaŭ ili. Ne eblas ignori la komparon kun la pli posta kaj plej fama verko de la linio “Mater Amabilis” lokita en Ankono, sur Placo Pertini.

La verkon subtenas bazamento el lignaj traboj sur kiu apogiĝas la bazo de la skulptaĵo el glazurita bronzo glata sed ne polurita. La statuo prezentas dikkorpan inan hipopotamon portantan sur sia dorso idon el polurita orumita bronzo. Ili ŝajnas ameme alproksimiĝi al la busto de knabineto. Ŝia hararo kuntenata en plektaĵo enkadriganta la vizaĝon, la meza dividlinio de la hararanĝo, la vizaĝo eta, delikata kaj belproporcia, montras ŝian junecon kaj ŝian apartenon al la malfrua deknaŭa jarcento.
La buston subtenas du modernaj ŝuetoj, kutimaj en la verkaro de la artisto kaj tre elvokivaj ĉar al ĉiuj karaj kaj rekoneblaj, kvankam laŭtempe malproksimaj. La knabineto estas ridetanta, la okuloj estas duonfermitaj, la vangoj iom elstaraj, la ŝultroj malgrandaj kaj la mamoj nur aluditaj.

La kunmetaĵon ŝirmas granda ventumilforma folio ĝuste fronte de la rigardanto, kun surfaco detale prilaborita kiel plektaĵo el kiu je intervaloj elstaras metalkoloraj hokoj. La skulptaĵon, el bronzo kaj aluminio, tegas alkemia kaj originala patino donanta al la bronzo la aspekton de onikso aŭ striita agato.