Verko: Adorado de la Tri Reĝoj, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Skulptaĵkopio

Adorado de la Tri Reĝoj, ornamkahelo de la portalo de la abatejo de Nonantola

Kopii

Dimensioj
49 cm-ojn alta, 31 cm-ojn larĝa
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Deponejo

Originala

Aŭtoro
Wiligelmo
Dato
1002 - 1032
Periodo
Romaniko
Dimensioj
49 cm-ojn alta, 31 cm-ojn larĝa
Materialo
marmoro
Situo
Nonantola, el la abateja pordegoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Enirinte en la hejmon, ili vidis la infanon kun Maria, lia patrino; kliniĝinte, ili adoris lin; kaj, malferminte Siajn trezorojn, ili prezentis al li donacojn: oron, incenson kaj mirhon”, Mateo 2; 1-12.

Ĉirkaŭ la jaro 1117 Wiligelmo kaj liaj lernantoj laboris ĉe la portalo de la abatejo de Nonantola, realigante la luneton kaj verŝajne la du seriojn de bildplatoj ornamantaj la pordofostojn, laŭ komisio de abato Rodolfo. Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciitaj kelkaj kopioj el realdimensia muldaĵo de tiuj ĉefverkoj de romanika arto.

La Adorado de la Tri Reĝoj estas vertikale orientita kaj surhavas du rondarkaĵojn. Sub la maldekstra arkaĵo Maria sidas sur seĝo kaj tenas en la brakoj la benantan infanon Jesuon. Sub la dekstra arkaĵo troviĝas la Tri Reĝoj kun longaj vestoj kaj konusformaj ĉapeloj. Unu el ili estas bildigita dum li genufleksas kaj prezentas al Kristo ovalan ujon. Malantaŭ li troviĝas la du kunuloj de kiuj videblas nur la vizaĝo kaj parto de la busto. Kvankam la aŭtoro klopodis karakterizi la figurojn, ekzemple iom atentante detalojn de la vestoj (kiel ĉe la ĉapeloj de la Reĝoj), la figuroj restas rigide senmovaj kaj misproporciaj (vidu ekzemple la brakon de Maria, tro mallongan rilate al la korpo).

Pliprofundigo

Ĉe origino de la abatejo estis en 572 terdonaco de la longobarda reĝo Astolfo al la bofrato Anselmo, sanktulo kaj fondinto de la abatejo. Dediĉita al Sankta Silvestro, kies relikvojn ĝi gastigas, ĝi fariĝis benediktana monaĥejo, loko de akceptado kaj pilgrimado. Historion de la abatejo parte rakontas unu el la du cikloj de bildplatoj de la portalo. Ĉiuj bildplatoj havas formon de paralelogramoj, kvankam diversdimensiaj.
La plimulto de la skulptitaj scenoj estas kadritaj de du rondarkaĵoj, estas vertikale orientitaj kaj dividiĝas en du seriojn kiuj rakontas, de malsupre supren, sur la dekstra pordofosto historiojn pri la infanaĝo de Jesuo, kaj sur la maldekstra pri la abatejo, kaj aparte pri la sanktaj Anselmo, Silvestro kaj Adriano. Ambaŭ serioj estas subtenataj de atlanto.