Ancona – Tokyo

prelego Toyko National Children's Castle

Muzeo unika en la mondo, kiu portas sian unikecon en la tutan mondon.

Tokyo

Pli kaj pli oftaj estas la rilatoj okazantaj inter la doria urbo kaj la urbo de l’ leviĝanta suno, kaj tio danke al la scienca agado kaj al la kultura kunlaborado starigitaj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
En pasinta Aŭgusto Muzeo Homero, laŭ invito de “Gallery Tom” en Tokyo, vojaĝis al Japanio, por eksporti sian historion, profesiecon kaj kompetentecon sur la kampo de alirebleco de muzeoj por homoj kun vidaj handikapoj. Prof-ro Aldo Grassini, asistata de d-rino Monica Bernacchia, faris tri publikoplenajn prelegojn en gravaj muzeo de Tokyo kaj Kanagaya: National Children's Castle, Yokosuka Museum of Art kaj Setagaya Art Museum. La vigla interesiĝo montrita de la publiko konsistanta el arkitektoj, muzeaj prizorgantoj kaj specialistoj, fakuloj kaj ĵurnalistoj kondukis al la starigo, jam ekde tiu vizito, de pluraj kontaktoj kun institucioj kaj privatuloj dezirantaj pli funde koni la senbarilan kulturon kaj disvastigi ĝin en Japanujo. Intervjuo de prof-ro Grassini en grava nacia ĵurnalo kun granda eldonkvanto kontribuis krome al la informado de la laika publiko.

Ancona

Profesia misio, kiu semis en Japanio la amon por la Muzeo, interalie jam konata. Tiel, depost pasinta Aŭgusto, venis al Ankono, rezignante pri klasikaj celoj kiel Florenco kaj Romo, bazlerneja instruistino el Tokyo kiu deklaris sin sincere ĉarmita de la urbo, kaj kiu el sia vizito ricevis plurajn didaktikajn stimulojn, kaj grupo el sep universitataj docentoj apartenantaj al diversaj institucioj kaj kunlaborantaj en esplorprojekto por la realigo de tridimensiaj didaktikaj helpiloj por nevidantoj. La trijara projekto estas subtenata de la Japana Ministerio pri edukado, scienco, sporto kaj kulturo kaj de Grant-in-Aid por scienca esplorado de Japanio; post vizito al Usono ĝi venis al Eŭropo, elektante la tri instituciojn plej signifajn sur la kampo de la priarta edukado de nevidantoj kaj malfortevidantoj: Muzeo Homero en Ankona, Muzeo Luvro en Parizo kaj Instituto Cavazza en Bolonjo. La grupo vizitis nian Muzeon, konatiĝis kun nia scienca agado kaj poste prezentis la realigaĵojn jam atingitajn en la projekto. La venontan 21an de Oktobro estos la vico de s-ro Shigeki Kano, artisto kiu realigas reliefajn kameojn kaj kiu intencas malfermi en Kobe muzeon similan al la nia.

Gruppo professori universitari giapponesi con il personale del Museo

Foto

  • Le conferenze in Giappone
  • Il team di professori giapponesi in visita ufficale al Museo Omero

Skribaj spuroj

Email de 10.08.2008

Thanks for your nice supports to all thing that you had done concernig Ald's lectures and etc.
Please say many thanks from my part and from all the staff of Gallery TOM to the director of Omero Museo, Robert Farroni.
Aldo's talks at three different places are very succesesful and gave strong and deep inffluence the japanese audience.
Totally about 200 people joined at these 3 lectures.
Take care, Kiyoshi
Vice direttore Gallery Tom

Email de 18.08.2008

Dear Monica.
This is Kazuko Mochi. I have no words to express my gratitude for your kindness. I read Momoko's e-mail and I was known she has had such a wonderful time with you and your Museum's staff. It is very courteous of you to help her. Thank you so much. Grazie mille.
Sincerely. With love.
CIAO!
Email de 15.10.2008
Dear Roberto Farroni Monica Bernacchia, Andrea Ssocrati, Massimiliano Trubbiani
Thank you very much for your hearty reception on 8 October. We (seven visitation members) are extremely happy to meet you and to learn about your activities. It's very nice if our friendship becomes active after this, starting from our visitation. Let's keep in touch with us in the future. Attachment is the PDF, which is almost same as the printed materials I distributed to you. I look forward to meeting you someday again. If you come to Japan, don't hesitate to contact me!
Very best regards, Yoshinori Teshima (on behalf of visitation members).