Umano Divino, Muzeo Homero en Prago

20a de Novembro 2008 – 31a de Januaro 2009
Prago, Itala Kultur-Instituto

Itala Ambasadejo en Prago,
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
iGuzzini

MuZeo Homero, la ununura ŝtata palpsenta muzeo en Italio kaj internacia modelo pri la arta klerigo de vidhandikapuloj atingan plian grandan eŭropan ĉefurbon, Pragon.
La Ora Urbo gastigos, en la mirinda “chiesetta palatina” de la iama “Ospedale degli Italiani”, nun sidejo de la Itala Kultur-Instituto en Prago, grandan parton de la kolekto de la Muzeo, kadre de la ekspozicia projekto “Umano Divino”, forte alstrebata de la itala Ambasadoro en Prago Fabio Pigliapoco.

20 skulptaĵoj el la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
Verkoj de la nevidanta artisto Felice Tagliaferri

La ekspozicio ampleksas, el la originaloj kaj kopioj de Muzeo Homero, pli ol dudek skulptaĵoj prezentantaj rapidan historian trarigardon de Fidio ĝis Michelangelo kaj Bernini, kaj kelkajn verkojn de la nevidanta artisto Felice Tagliaferri, verkoj ĉiuj kunigitaj de la temo indikita en la titolo. “Umano Divino" (homeco kaj dieco) estas ja apartaj kategorioj estigantaj en multaj artverkoj kontaktojn kaj signifoplenajn kunplektiĝojn” substrekas arkitekto Massimo Di Matteo, klarigante la motivojn de la elektoj kaj de la ekspozicia sinsekvo. En la helena arto homeco kaj dieco kunfandiĝas en unu sola harmoniproporcia modelo (Apolono “Strandford” – Pozidono), la templo (Partenono) estas dia restadejo konstruita de l’ homo; en la kristana Okcidento la centra bildigo de la religia arto estas la homa doloro ene de la dia redemptoplano (“Pietà Sankta Petro” kaj “Pietà Rondanini” de Michelangelo). En la mistika spertado homeco kaj dieco emas renkontiĝi tra neracia vojo (Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo) aŭ tra ekstazo (Ekstazo de Sankta Terezo de Gian Lorenzo Bernini, Sankta Francisko de Vittorio Morelli). “En la nuntempa lingvaĵo, - finas Di Matteo, la figuroj plenaj de humaneco de Tagliaferri, (dolĉaj, nuancitaj, karnaj, dramecaj, kiel “Maternità” (patrineco), “Uomo che imita i cavalli” (viro imitanta ĉevalojn) parolas al ni pri la viv-mistero.

La Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo en la lumplena teatro de iGuzzini

En Prago ankaŭ la Dancanta Satiruso el Mazara del Vallo, el la projekto “Ekkoni la formon”: perfekta kopio de la mirindaskulptaĵo atribuebla al Praksitelo, retrovita en la Sicilia Kanalo en 1997. La firmo iGuzzini, kunlabore kun la laborejo pri fiziko de la Centra Restaŭro-Instituto en Romo kaj kun la scienca kontribuo de Muzeo Homero pritraktis ĝin, sukcesante proponi diversajn kaj emociigajn perspektivojn de interpretado. La kunlaboro inter Muzeo Homero kaj IGuzzini estis jam portinta la Dancantan Satiruson al Muzeo Luvro en 2007, okaze de la ekspozicio “Praxiteles”. Ĉiuj ekspoziciitaj verkoj estos palpsente priesploreblaj danke al kunlaboro kun la nacia Galeriol de la Ekspozicia Palaco en Prago, kaj tion faciligos aŭdaj kaj brajlaj didaktikaj helpiloj realigitaj de SONS, la ĉeĥa asocio de vidhandikapitoj responda al la Itala Blindul-Unuiĝo.

Ekspozicio por vida kaj palpa esplorado

La ekspozicion, kiu malfermiĝos la 18an de Novembro kaj daŭros ĝis la 31° de Januaro 2009, promocia la Itala Ambasadejo en Prago, la Itala Kultur-Instituto en Prago kaj la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kiu prizorgas ĝian realigon, kun kontribuoj de la Prezidanto de la Regiona Konsilio de Markio, de la Regiona Estraro de Markio, de la Komerca Ĉambro de Ankono, de la bierfarejo buterfarejo Cerna Hora, kaj kun la patroneco de la Provinco Ankono kaj Komunumo Ankono. Al la Praga ekspozicio, realigita danke ankaŭ al la firmoj Lucesole Trasporti, Unipol Assicurazioni, kaj Etna, distribuanto iGuzzini en la Ĉeĥa Respubliko, kunligiĝos enogastronomia vespero organizita de la Akademio de Gado por diskonigi unu el la ĉefaj pladoj de la ankona tradicio.

Estis dirite

“Tiu de Muzeo Homero estas elstaraĵo de Ankono – diris Ambasadoro Pigliapoco – kiun mi fieras prezenti en Prago. Ĝi estos la evento de la jaro, en kies inaŭguro certe partoprenos la Ministro pri Kulturo de la Ĉeĥa Respubliko, la Urbestro de Ankono Fabio Sturani, kaj multaj reprezentantoj de ĉeĥaj kaj italaj institucioj, krom la direktoro de la Itala Kultur-Instituto Umberto Rinaldi. Oni plejmulte reliefigos la eventon – li daŭrigis, - diskonigante ĝin ankaŭ em lernejoj kaj akademioj, tiel ke povos ĝui ĝin krom memkompreneble la nevidantoj, ankaŭ ĉiuj civitanoj. “La Praga Ekspozicio kronas la klopodojn faritajn por diskonigi unikan institucion – emfazas la Prezidanto de Muzeo Homero, Roberto Farroni – kiu povas kontribui en la kreskigo ĉiulanda de sentemo por senbarila kulturo.”

Eniro: Monday - Thrusday: 9.00 -13.00, 14.00 -18.00, Friday 9.00 - 13.00.
Close: saturdya, 24 and 26 December 2008; 1 e 6 January 2009.
From 29 to 31 December 2008 will open only in the morning.
Kie: en la mirinda “chiesetta palatina” de la iama “Ospedale degli Italiani”, nun sidejo de la Itala Kultur-Instituto en Prago, Šporkova 14 - 118 00 Praha 1 - Malá Strana.
Telefono: + 420 257 090 681 81.
Fakso: +420 257 531 284
E-mail: iicpraga@esteri.it
Web: www.iicpraga.esteri.it