Muzeo Homero prezentas sin en Barcelono

Barcellona

de la 18a ĝis la 25a de Oktobro 2008 - Barcelono, Hispanujo.

Eŭropaj projektoj kaj Muzeo Homero

Jam du jarojn Muzeo Homero estas celo de multaj knaboj el ĉiuj lokoj de Eŭropo danke al la eŭropa programo "Aganta Junularo" de la Eŭropa Komisiono, kies ĉefaj celoj estas interamikiĝo, integriĝo kun homoj alikulturaj, alilingvaj kaj alinaciaj, la divido de spertoj kaj la kulturaj interŝanĝoj. Mirko Montecchiani, docento pri tiflologio en la universitato de Macerata kaj respondeculo pri la junularo de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de Markio jam organizis du projektojn (Building Trust em 2008 kaj Swimming in the Light en 2007), kiuj ĉiam inkluzivis nian muzeon kiel kulturan celon.

 "Different Views of Culture"

Kadre de la sama programo de la 18a ĝis la 25a de Oktobro la hispana asocio “Volontula Barcelono” organizis la projekton "Different Views of Culture", estrata de Carla Rodríguez. Itala partnero de la projekto estas la Itala Blindul-Unuiĝo de Macerata kunlabore kun Muzeo Homero. Reprezentos Muzeon Homeron en Hispanujo, kune kun Mirko Montecchiani, Alessia Varricchio kaj Maria Castellana, du staĝaninoj elektintaj Muzeon Homeron por sia postdiploma trejniĝo kaj kiuj estis premiitaj de la estraro pro sia kapablo. Aliaj partoprenantaj landoj estas Hungario, Litovio, Grekio, Slovenio kaj Estonio. Al junuloj inter 18- kaj 30-aĝaj el tiuj diversaj landoj estos presentita Muzeo Homero en Ankono kaj ĝia agado. Tiu grupo da junuloj havos la taskon rakonti al siaj samaĝuloj la kulturon de alirebleco kaj la programon de priarta edukado por nevidantoj kaj malfortevidantoj disvolvigata de la Muzeo. Fine de la projekto ili ricevos la “YouthPass”, t.e. atestilo valora en konkursoj por dungiĝo en publikaj instancoj.

Internaciaj rilatoj

Plia fundamenta internacia sindevigo por Muzeo Homero, kune kun la partopreno en la ekspozicio "Hadrian Empire and Conflict" ĉe la Brita Muzeo en Londono, kaj en la ekspozicio "Umano Divino" en Ĉerna Hora kaj poste en Prago, estas la intensaj rilatoj kun japanaj institucioj.