Verda atesto por eniri Muzeon Homero

Certificazione verde per accedere al Museo Omero

Valida ekde la 6-a de Aŭgusto 2021.

Surbaze de la lastatempaj dispozicioj en art. 3 de la leĝa dekreto 23-7-2021, n-ro 205, ekde la 6-a de Aŭgusto 2021 la eniro en la Ŝtatan Palpsentan Muzeon Homero estos submetita al la subaj kondiĉoj:

  • Kompletigo de la vakcina ciklo (unu- aŭ du-doza) por la sekvaj naŭ monatoj.
  • Inokulo de la unua dozo, ekde la dekkvina tago post la inokulo ĝis la
  • dato fiksita por la kompletigo de la vakcina ciklo.
  • Efektivigo de rapida antigena aŭ molekula testo en la antaŭaj 48 horoj.
  • Resaniĝo de COVID-19 en la 6 antaŭaj monatoj.

Tiujn kondiĉojn oni devas pruvi, montrante, en papera aŭ cifereca versio, la verdajn atestojn COVID-19 pri kiuj en art. 9 de la leĝa dekreto 22-4-2019 m-ro 52, modifita de la leĝo 17-6-2021 n-ro 87.

Vizitantoj sen tiuj dokumentoj ne rajtos eniri la Muzeon, kun escepto de tiuj ne vakcinitaj pro la aĝo (malpli ol 12-jaraj) aŭ pro neeblo atestita de kuracista dokumento.

Firmaj restas la devoj de antaŭmendo, uzo de ŝirmomasko, ekde la 6-jara aĝo, interne de la ĉambroj, kaj respekto de la interhoma distanciĝo.