Ekspozicio “Tero sankta”

campanile di una chiesa

Arto kiel signo de renaskiĝo.
27 Novembro 2021 - 8 Majo 2022.
Ancona, Mole Vanvitelliana.


Zorge de de Flavio Arensi.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero organizas kaj produktas kune kun la Komunumo Ancona kaj Fonduso Mole la ekspozicion "Tero sankta arto kiel signo de renaskiĝo", ĉe Komplekso Vanvitelli de Ankono de la 27-a de Novembro 2021 al la 8-a de Majo 2022.

La projekto, zorge de Flavio Arenti, naskiĝas kun la intenco starigi dialogon inter nuntempa arto kaj la antikvaj verkoj restaŭritaj post la seismo, kiu antaŭ kvin jaroj trafis Markion kaj Centran Italion. "Tero sankta" - asertas Flavio Arensi - neniel intencas konfrontiĝi striktasence kun la materiaj faktoj, kun la perdoj kaj disfaloj de la tertremo, kun la funebro kaj la timo. Temas, male, pri reakiro kaj redono de la vivo".

La ekspozicia vojo trairanta ĉiujn lokojn de Komplekso Vanvitelli, de la muregoj al la korto, de la Tabakmagazeno al la deponejo de la Markia Intendantejo, ampleksas 120 verkojn de 36 artistoj reprezentantaj esprimajn lingvaĵojn ofte inter si tre malsimilajn: Claudio Abate, Guido Airoldi, Giovanni Albanese, Peppe Avallone, Gianfranco Baruchello, Matteo Basilè, Mirella Bentivoglio, Renato Birolli, Gregorio Botta, Andrea Bruno, Silvia Camporesi, Maurizio Cannavacciuolo, Leonardo Cremonini, Gino de Dominicis, Franco Fanelli, Flavio Favelli, Piero Fogliati, Paolo Icaro, Titina Maselli, Pietro Masturzo, Marco Mazzoni, Zoran Music, Gina Pane, Luca Pancrazzi, Filippo Piantanida, Franco Piavoli, Franco Pinna, Pasquale Palmieri, Roberto Pugliese, Davide Quayola, Salvo, Giorgio Santucci, Giuseppe Spagnulo, Pierantonio Tanzola,
Alessandro Tesei, Ascosi Lasciti, Zerocalcare.

Muzeo Homero, kiu plenumas la servon de akceptado kaj de gvidataj vizitoj, ankaŭ prizorgas la alireblecon de la ekspozicio: vera defio, ĉar la plimulto de la verkoj konsistas el fotoj kaj videoj.
Por vidhandikapuloj ekzistas do specifa vojo kun ses trapalpeblaj verkoj kaj kvin reliefaj tradukoj kun la koncernaj brajlaj klarigoj. Oni krome realigos voĉpriskribojn por helpi en la esplorado de la elektitaj verkoj: ili disponeblos ekde Januaro 2022. Aŭskultado estos vojaĝo: la rakonto akompanos la manojn dum la palpesplorado kaj muzikaj sugestioj ebligos al la blindulo kontaktiĝi kun la temo de la sekcio en kiu li troviĝas. Estos ankaŭ parolaj indikoj helpantaj lin moviĝi memstare tra la ejo. Ankaŭ ne mankos survoje parolaj kontribuoj de la artistoj.

La ekspozicio estas organizita kunlabore kun la Markia Intendantejo, kun la subteno de la Regiono Markio kaj de Fondazione Cariverona kadre de la kampanjo Teritoriaj Valoroj kun la subteno de ANCI (Nacia Asocio de Italaj Komunumoj).

Informoj

Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28
60121 - Ancona.
T. 071 9257388
Ĉiuj informoj en la retejo La Mole Ancona.
Por pliaj informoj terrasacra@lamoleancona.it
Pres-oficejo - Komunumo Ankono T. 071 2222316

Horoj

Lunde kaj marde: fermite.
De Merkredo al Vendredo: 15:00 / 19:00.
Sabate kaj Dimanĉe: 10:00 / 19:00.
Lasta eniro: je 18:15.
Eksterordinaraj malfermoj: 8-an de Decembro, 26-an de Decembro, 6-an de Januaro, 25-an de Aprilo, paskajn dimanĉon kaj lundon 10:00 / 19:00; 1-an de Januaro 15:00/19:00.
Fermoj: 24-an, 25-an kaj 31-an de Decembro.

Biletoj

Aĉetu vian enirbileton per Coopculture.
Enirbileto: euro 8,00.
Rabatita enirbileto: euro 6,00, aĝuloj sub 25 kaj super 65.
Senpaga bileto: kun aĝo ĝis 14 jaroj, handikapuloj kaj ties akompanantoj, akredititaj ĵurnalistoj, rajtigitaj turismaj ĉiĉeronoj, membroj ICOM.
La kirurgia masko estas forte rekomendita.

Gvidataj vizitoj

Oferto por lernejoj: gvidata vizito de ekspozicio + Muzeo Homero po € 130 por klaso.
Grupoj (minimume 10 homoj): eniro ekspozicio + gvidata vizito po € 10,00 por ĉiu grupano.
Gvidataj vizitoj okazas ĉiujn sabatojn kaj dimanĉojn je la horoj 11-a kaj 16-a.

Handikapuloj kaj ties akompanantoj: eniro ekspozicio + gvidata vizito senpagaj.
Antaŭmendo deviga ĉe: poŝtel kaj WhatsApp 342 50 60 364 (en malferm-horoj de la ekspozicio) kaj
didattica@museoomero.it
La servon de akceptado kaj gvidataj vizitoj prizorgas la Eduka Sekcio de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Kooperativo Opera.