Adi Design Index 2022

sala espositiva

Antaŭselekto por la Ora Cirkelo 2024.

Ni plezure kunĝojas, ke la Konstanta Observejo de Dezajno ADI (Asocio por Industria Dezajno) selektis por publikigo en ADI Design Index 2022 la dezajn-kolekton de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

ADI Design Index 2022 estas la unua volumo de la dujara eldonaĵo kolektanta la produktaĵojn rajtigitajn partopreni por la premio Compasso d'Oro ADI 2024.

La premio Compasso d'Oro (Ora Cirkelo), lanĉita en 1954 de "La Rinascente" kaj transdonita poste al ADI,
kiu prizorgas ĝin seninterrompe ekde 1956, estas la plej prestiĝa agnoskilo de la produkta kaj projekta kvalito de varoj, servoj, procezoj kaj sistemoj de la itala dezajno.

La premiitaj produktoj konsistigas kune la plej ampleksan historian kolekton de dezajno deklaritan en 2004 "bene di interesse nazionale" (riĉaĵo nacie interesa) (Ministeria dekreto 22.04.2004).

ADI Design Index fariĝis krome, ekde 2009, jara selektado por la Nacia Premio por Novigo "Premio de premioj" patronata de la Respublika Prezidanto.

De la 14-a al la 27-a de Novembro 2022, ĉe ADI Design Museum viziteblas la ekspozicio ADI Design Index 2022, en kiu estas ankaŭ la prezenta video de la dezajn-kolekto de Muzeo Homero realigita de Fabio Fornasari.

Atingo do tre grava, la nia. Bela kontentigo por ni, kiuj per sindediĉo kaj entuziasmo plenumas la malfacilan laboron fari kulturon por nia lando.