Premio Zamenhof 2009

Premio Zamenhof 2009
Premio Umberto Stoppoloni
Itala Esperanto-Federacio

Vendredon la 20an de Novembro 2009 je la 21,00
Teatro Sperimentale "Lirio Arena", Ancona

Eniro libera.

Premio "Zamenhof" la voĉoj de la paco - VIII aranĝo 2009

Geedzoj Ahmad kaj Hayede Parsa

Inspiriĝante el la principoj de la Bahaa religio, ili transloĝiĝis en Afrikon, kie ili dediĉis sian vivon al edukado de infanoj kaj al formado de instruistoj laŭ la valoroj de unueco en diverseco
kaj de la konsekvenca akcepto de ĉiaj diversecoj ekde tiuj religiaj kaj rasaj.

Roberto Mancini

Filosofia docento ĉe la Universitato de Macerata, serioze kaj rigore konformigas sian sciencan kaj edukan agadon al disvolvigo de autentica kulturo de paco, baziĝanta sur interpopola solidareco kaj defendo de homaj rajtoj.

Shel Shapiro

Lia agado sur la spektaklo-kampo kuniĝas al sindonema engaĝiĝo por la subteno de solidarecaj iniciatoj sur la kampoj socia kaj eduka en Africo kaj Azio.

Premio "Umberto Stoppoloni"

la neeblaj integriĝoj – Aranĝo 2009
La interreta paĝaro Site.it,
kiu en 1998 fariĝas interreta gazeto ambicianta plenumi informadan rolon inter la montoj de la interna Abruco.

Gvidos la premiadon
Francesca Alfonsi
Andrea Carloni

Kunlabore kun
Economia & Cultura Gabriella Papini
Immobiliare Elle
Mariotti Costruzioni

Kaj kun la patroneco de
Provincia di Ancona
Regione Marche
Comune di Ancona
Museo Tattile Statale Omero

Finos la prezenton koncerto de la Kvarteto kun piano
Laura Di Marzio, violono
Michela Zanotti, vjolo
Alessandro Culiani, violonĉelo
Anna Lisa Sorcinelli, piano

kun komponaĵoj de Mozart kaj Schumann
kunlabore kun la asocio Amici della musica "Guido Michelli"

Kunokaza aranĝo:
Presento de la Libro "Via Zamenhof"
di Roman Dobrzinski, Editrice Giuntina, 2009
fare de la tradukintino Michela Lipari

Merkredon la 18an de Novembro, je la 18
Libreria Fogola
Placo Cavour 4, Ancona

Ĵaŭdon la 19an de Novembro, je la 18
ĉe Sala della Provincia
strato Gramsci 6, Pesaro
(kunlabore kun la librejo Il Catalogo).

Pri la libro

La verko naskiĝas el ideo de Roman Dobrzynski, pola reĝisoro kaj verkisto, intervjui profesoron Louis Christophe Zaleski-Zamenhof, nepon de Ludwik Lejzer Zamenhof, kreinto de esperanto (1859-1917).
La renkontiĝo montriĝos poste tre emociveka kaj pro la rakontitaj okazaĵoj kaj pro la kapablo de la intervjuato enkadrigi ilin en ties historian kaj socian kuntekston, tiel sukcesante prezenti originalan bildon pri drama periodo, kiu koncernis plurajn generaciojn.
La intervjuo Trasformiĝis al serio da renkontiĝoj ripetiĝintaj tra la jaroj Kaj fariĝis libro jam tradukita ĝis nun en dek du landoj.
Louis naskiĝis en Varsovio en 1925. Li estis 14-jara kiam nazioj okupis la urbon kaj arestis la membrojn de la famiglio Zamenhof ĉar ili estis judoj. Poste ili neniigis ilin, ĉu per mortpafado ĉu per forsendo al ekstermejoj. Louis, enfermita en la getto, plurfoje riskinte deportadon, sukcesis fine forfuĝi kun la patrino kaj partoprenis poste en la rezistomilito.
Ne malpli interesa estas lia profesia kariero: diplomiĝinte kiel inĝeniero, li fariĝis unu el la plej elstaraj fakuloj pri konstruaĵoj el streĉbetono.
Multaj estas la paĝoj dediĉitaj al istorio kaj evoluo de esperanto kaj al la vivo de la eminenta avo, kies famajn vortojn Davide Astori memorigas en la antaŭparolo:
"Se mi ne estus hebreo el la geto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la geto."