Ekspozicio Toccare Gli Angeli (pripalpi anĝelojn)

Copertina Mostra Toccare gli Anngeli

Ekstercirkvitaj skulptaĵoj de Gioacchino Varlè ĉe Muzeo Homero
De la 3a de Decembro 2009 ĝis la 20a de Junio 2010,
Museo Tattile Statale Omero, Via Tiziano 50, Ancona.

Inaŭguro: ĵaŭdon la 3an de Decembro 2009 je 17,30.
Okaze de la Internacia Tago pri la Rajtoj de Handikapitoj.
Kun la ĉeesto de la urbestro de Ankono Fiorello Gramillano,
la urba estrarano pri kulturo, Andrea Nobili, la Ĉefepiskopo de Ankono - Osimo, Mons. Edoardo Menichelli.

Presento de la katalogo: dimanĉon la 13an de Decembro 2009 je 17,30.

Ekspoziciataj verkoj

Duopo de Keruboj, dua duono XVIII jc., statua marmoro el Kararo, dimensioj: alt. cm 60 x 40 proks.
Duopo de Evangeliistoj (Luko kaj Johano), fino XVIII jc., marmoro; dimensioj: Johano, alt. cm 57 x 30 x 25, Luko alt. cm 72,5 x 38 x 23.
Restaŭritaj far C.B.R. de Romeo Bigini.

Gioacchino Varlè (Romo 1731 - Ankono 1806)

Rolis protagoniste sur la arta scenejo de la urbo Ankono en la dua duono de la XVIII jarcento. Kiel skulptisto li realigis gipsajn kaj marmorajn verkojn, kaj elfaris stukajn ornamaĵojn, ĉefe por la interno de preĝejoj, inkluzive de tiuj de la lokaj monaĥaj ordenoj, sed ankaŭ por plibeligi la ejojn de publikaj palacoj kaj de privataj loĝejoj.

Pripalpi anĝelojn

"Pripalpi anĝelojn, tiujn lumajn diajn heroldojn, estas neimageble, kaj tio validas kutime ankaŭ pri la skulptaĵoj, prezentantaj tiujn samajn nedireblajn estaĵojn, produktitaj de la artistoj kaj bele montriĝantaj en preĝejoj kaj muzeoj.

Nun, danke al sinergio inter Muzeo Homero, la Dioceza Muzeo kaj Dominikanaj Patroj de Ankono, estas ekspoziciataj por admiro kaj palpesploro fare de la publiko valoraj kaj ekstercirkvitaj marmorskulptaĵoj de Gioacchino Varlè (Romo 1731 - Ankono 1806): du mirindaj anĝelkapoj, infanaj kaj flugilhavaj, kaj du figuroj de evangeliistoj, Luko kaj Johano, parte kripligitaj, sed porokaze submetitaj al lerta konserva restaŭro. Per si mem ili estas elokventaj spuroj de la renoviga ebrio trapenetrinta la dekoka-jarcentan Ankonon: dum Luigi Vanvitelli redesegnis kaj emfazigis la urban formon, Gioacchino Varlè ornamis kaj modernigis, per sia miriga kaj abunda plastika verkado, ĉiujn plej gravajn urbajn arkitekturaĵojn.

Post la ekspozicia okazo la kvar verkoj De Varlè restos, verŝajne ĉiuj, deponprene ĉe Muzeo Homero, alireblaj al aŭtentika kaj ĉiun-inkluda publika ĝuado. En tiu privilegia loko, ili estos, laŭcele, promocia kaj ne nur okaza atesto pri la pozitiva kunlaborado de institucioj por la civila kaj kultura kresko de la komunumo, interne de kiu ili agadas.

Fine, fermi la okulojn kaj pripalpi anĝelojn, tiujn skulptitajn de la spirito kaj majstreco de artisto, kiu serĉis en beleco la signon de eterneco, ĉu ne iel similos senti kaj vidi anĝelojn, tiujn imagitajn de la homo, kiu ekde ĉiam rigardas al transa realo?"

Massimo Di Matteo

Ekspozicia aranĝo

La verkojn, ekspoziciatajn en sugestia aranĝo de arkitekto Massimo Di Matteo,
prilumas la "Nubo", moviĝanta lampo-objekto elpensita de artdesegnisto Denis Santachiara, danke al kunlaboro de Studio Italia Design, Marcon - Venecio, kaj de Effettoluce, Castelfidardo - Ankono.

La lampo realigas amuzan kaj poezian nuntempaĵon, ironie elvokantan la celebrajn kaj scenejajn aranĝojn de la dekoka jarcento.

La ekspozicion de la ekstercirkvitaj skulptaĵoj kompletigas fotoj pri verkoj de Varlè rilatantaj al la urba itinero, kiu evidentigas la abundan agadon de la artisto en Ankono.

Informoj pri la ekspozicio

Iniciatinta institucio: Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero
Kunordigo: Roberto Farroni.
Scienca komitato: Maria Giulia Cester, Giuliano de Marinis, Massimo Di Matteo, Nadia Falaschini, Roberto Farroni, Aldo Grassini, Diego Masala, Massimiliano Trubbiani.
Kun la patronado de: Ministerio de Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado, Ministerio de Instruado, Universitato kaj Esploro, Superintendanto pri Arkitekturaj kaj Pejzaĝaj Riĉaĵoj de Markio, Regiono Markio, Provinco Ankono, Komunumo Ankono.
Kunlabore kun: Superintendanto pri la Historiaj, Artaj kaj Etnoantropologiaj Riĉaĵoj de Markio – Urbino, Arkidiocezo Ankono-Osimo, Dioceza Muzeo de Ankono, Monaĥejo de la Dominikanaj Patroj de Ankono, Studio Italia Design, Effettoluce - Castelfidardo.
Prizorgado de la ekspozicio, katalogo kaj tekstoj: Massimo Di Matteo, Nadia Falaschini, Diego Masala.
Aranĝo: Massimo Di Matteo.
Prilumado: Effettoluce - Castelfidardo.
Restaŭro: C.B.R. de Romeo Bigini.
Pruntedonantoj: Dioceza Muzeo de Ankono, Monaĥejo de la Dominikanaj Patroj.
Grafikaĵoj kaj fotoj: Visibilio de Maurizio Bolognini.
Helpiloj por nevidantoj: Massimiliano Trubbiani.
Organiza sekretariejo: Maria Giulia Cester, Massimiliano Trubbiani.
Komunikado kaj Pres-Oficejo: Economia&Cultura de Gabriella Papini.

Informoj pri gvidataj vizitoj

Telefono 071 28 11 93 5; Faksilo 071 28 18 35 8; Retpoŝto info@museoomero.it .

Gvidataj vizitoj de la Muzeo kaj de la Ekspozicio zorge de la Edukaj Servoj De la Muzeo: Manuela Alessandrini, Monica Bernacchia, Cristiana Carlini, Francesca Graziani, Andrea Socrati, Annalisa Trasatti, Massimiliano Trubbiani.
Prezo: po 7,00 por ĉiu homo, senpage por infanoj ĝis 4 jaroj;
po 3,50 por ĉiu ano de grupo (minimume 4, maksimume 60 homoj, kun po unu gvidanto por 20);
Ĉiuj aranĝoj estas senpagaj por handikapitoj kaj iliaj akompanantoj.

Vizit-horoj 3a de Decembro 2009 – 20a de Junio 2010.
mardon-sabaton: 9.00 - 13.00, 15.00-19.00. dimanĉon: 16,00 - 19,30.
26an de Decembro, 6an de Januaro, 4an de Majo, 2an de Junio: 16,00-19,30.
Fermo: lunde; 25an kaj 31an de Decembro, 1an de Januaro, Paskon, 1an de Majo.

Eniro senpaga.

Coppia di angeli e lampada Nuvola
Aldo Grassini esplora tattilmente la Coppia di evangelisti

Elŝutu la aldonaĵon