Muzeo Homero por formiga jaro

Logo Servizio Volontario Europeo

"Aganta Junularo"

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero akceptos ekde la 6-an de Julio 2011 kaj por tuta jaro du junajn volontulojn venantajn el Belgujo kadre de la programo “Aganta Junularo” promociata kaj financata de Eŭropa Unio, kiu subtenas transnaciajn volontulajn servojn.
La du gejunuloj, Alessia Sanges 28-jara kaj Kestelin Thomas 26-jara, devenantaj de Lieĝo, ekloĝos en la urbo Ankono kaj la teamo de Muzeo Homero aktive engaĝos ilin en la plenumado de siaj plurflankaj iniciatoj, el kiuj la ssomera aranĝo "Sensoj en Somero 2011", ĉiuj aktivadoj pri la arta kaj estetika edukado de nevidantoj, didaktikaj laborejoj kaj animataj vizitoj por lernejoj kaj por la publiko.

"Aganta Junularo" realigas ĉi tiun apartan formigan kaj riĉigan sperton destinitan al junaj eŭropanoj kun aĝo inter 18 kaj 30 jaroj, kiuj ĉi-maniere havas eblecon pli bone ekkoni eksternacian kulturon, lerni alian lingvon, kontaktiĝi kun labora aŭ asocia realo, kie ili plenumas sian volontulan agadon en la servo de la komunumo.
Eŭropa volontulserva projekto povas havi minimuman daŭron de tri semajnoj kaj maksimuman de unu jaro kaj povas esti individua aŭ grupa.
Muzeo Homero, post fazo de akreditiĝo ĉe la Nacia Junulara Agentejo, prezentis, kiel kunordiga kaj gastiga instanco, unujaran projekton sub la titolo "Touch, Feel, Create - Adapting art to visual impairment" (Tuŝi, senti, krei – adapti arton al vidhandikapo), kiu estis pozitive pritaksita kaj aprobita. La Muzeo, jam multajn jarojn engaĝite en batalo por kulturo sen bariloj, decidis alfronti ankau ĉi tiun plian interkulturan defion, favorante interŝanĝon de profesiaj kaj homaj spertoj, sur kiuj baziĝas eŭropa civitaneco.
En sia rolo de formiga instanco la Muzeo akceptas nuntempe kvar junajn volontulojn de la Nacia Civila Servo, du junajn volontulojn de la Eŭropa Volontula Servo kaj unu profesilernanton.