Sensoj en somero 2011 – Deka aranĝo

copertina depliant sensi d'estate 2011

Plursensaj irvojoj de arto, teatro, muziko, odoroj kaj gustoj.
Ĉiujn ĵaŭdojn de Julio kaj Aŭgusto de 20,00 ĝis 24,00.
Ankono, Muzeo Homero, strato Tiziano 50.

JE LA 20,00 – GUSTO KUN ARTO
Aperitivo kaj aldonaĵoj en plena aero

Ĉefkuiristo Elis Marchetti originale ellaboras pladojn de la markia tradicio per la produktaĵoj disponigitaj de lokaj entreprenoj:

  • 7-an de Julio Agrokultura Entrepreno Trionfi Honorati - Fromaĝejo Piandelmedico;
  • 14-an de Julio Agrokultura Kooperativo “Tero kaj Ĉielo” de Arcevia;
  • 21-an de Julio Agrokultura Entrepreno Malacari de Offagna;
  • 28-an de Julio Fiŝista Kooperativo de Portonovo;
  • 4-an kaj 11-an de Aŭgusto Bieno Petrini de Monte San Vito;
  • 18-an kaj 25-an de Aŭgusto Majstro Bakisto Giuliano Pediconi.

Kunordigo: Francesca Petrini de Bieno Petrini de Monte San Vito.
Antaŭmendo deviga. Maksimume 50 homoj.
Prezo: 10 eŭrojn. Por membroj de "Coop Adriatica": 8 eŭrojn.

Je la 21,30 - MUZIKO KAJ TEATRO

Teraso de Palazzo Leopardi, Regione Marche.
Eniro de Muzeo Homero, strato Tiziano 50.
Arta Direktoro: Deborah Vico.

Subĉiela aranĝo. Senpaga eniro. Sidlokoj estas limigitaj. Oni akceptas rezervojn nur por handikapuloj.
Ĉiuvespere la publiko povos subteni per mondonaco la agadon de la "Associazione per il Museo Tattile Statale Omero Onlus".

7an de Julio - Omaĝo al Nino Rota je 100-jariĝo de lia naskiĝo
Nino Rota Ensemble

Tiziana Santarelli, soprano; Giannina Guazzaroni, violono; Federica Torbidoni, fluto; Diletta Dell'Amore, hobojo kaj aldhobojo; Cecilia Amadori, violonĉelo; Deborah Vico, piano.

14-an de Julio – "Oh ladies ...be good!"
Gershwin Quintet

Letizia Ragazzini, sopransaksofono kaj fluto; Mariella Donnaloia, aldsaksofono; Isabella Fabbri, tenorsaksofono; Laura Rocchegiani, baritonsaksofono; Maria Giulia Cester, piano.

21-an de Julio – Hispanujo kaj Federico Garcìa Lorca
Mediterranea
Andrea Candeli, gitaro; Corrado Ponchiroli, voĉo, danco, "palmas"; Michele Serafini, fluto; Chiara Guerra, danco, "palmas".

28-an de Julio - Terronia
Piera Lombardi

4-an de Aŭgusto - TEMPO Kantoj pri la vivo en la neskribita tradicio
Gruppo Folk Vincanto
Simone Bompadre, voĉo, klasika gitaro, akordionoj; Mauro Fabbri, voĉo, flutoj, klarneto kaj drumo; Roberto Raponi, voĉo; Riccardo Rocchetti, voĉo, gitaro, drumo; Francesco avoretti, drumo; Carlo Celsi, violono, voĉo.

11-an de Aŭgusto - Musicultura prezentas "REMEMORI PER KANTOJ KAJ KANZONOJ"
de Piero Cesanelli. Tekstoj de Piero Cesanelli kaj Carlo Latini.
Muzika ensemblo “la Compagnia”: Adriano Taborro, gitaroj, violono, mandolino; Paolo Galassi, basgitaro, gitaroj, mandolino, “slide”-gitaro; Kasta, voĉo, gitaro, harmoniko; Riccardo Andrenacci, drumo; Alessandra Rogante, voĉo, gitaro; Valentina Guardabassi, voĉo; Elisa Ridolfi, voĉo; Giulia Mattutini, voĉo; Francesco Caprari, voĉo; El Chopas, voĉo, gitaro; Marumba, klavaroj, “keyboard”; Piero Cesanelli, voĉo, gitaro, aranĝado; Giulia Poeta, Maurizio Marchegiani, rakontistoj; Andrea Pompei, sono-video-fotografia muntado.

18-an de Aŭgusto - Lavoro? ... (Ma) se non vedo l'ora
Teatra Grupo de la Ankona sekcio de Itala Blindul-Unuiĝo.
Reĝisoro Antonio Lovascio.
Kun Giulia Pagoni, Stefania Terrè, Barbara Roefaro.

25-an de Aŭgusto - TARGATO H contro-mono-logo
David Anzalone en arto "Zanza"
Reĝisorado kaj muziko de Alessandro Castriota.

Je la 23,00 – GUSTUMADO

Ĉiuj vesperoj finiĝas en la korto de la Muzeo per gustumado de trinkaĵoj de Cecconi Mario el Osimo kaj de tradicia glaciaĵo de Paolo Brunelli de Glaciaĵejo "Al Belvedere" de Agugliano.

EKSPOZICIO OMAĜE AL WALTER VALENTINI

Se usciamo a un sentiero ignoto (se ni eliras al nekonata pado)
(aŭ vojaĝante kun Walter Valentini)

La ekspozicio estas dediĉita al Majstro Walter Valentini (Pergola, 1928), internacie famkonata pentristo, ĉizisto kaj skulptisto. La ekspozicio prezentiĝas per aparta formulo: la verkoj de la artisto, tri juvelaj etdimensiaj bronzaj skulptaĵoj kaj du belegaj platoj el fajrargilo, dialogas kun dektri kreaĵoj de lernantoj de markiaj Artaj Liceoj kaj de Belarta Akademio de Macerata.
La verkoj inspiriĝas al la temo de la vojaĝo, rigardata kiel pripensado kaj ekkonsciiĝo pri sia vivovojo.
Linioj rektaj kaj linioj kurbaj, solidaj formoj kaj ombroj, elstaraĵoj kaj ĉizaĵoj, tuberoj kaj glataĵoj, jen la gramatikaj elementoj de la lingvaĵo de valentini, lerte kunmetitaj en sintakso ritma kaj harmonia perceptebla ne nur vide sed ankau palpsente.

Informoj

Somera vizittempo - Julio kaj Aŭgusto: de mardo ĝis vendredo: 9 - 13; 16 - 20; sabate kaj dimanĉe: 16 - 20. Ĉiuĵaŭde eksterordinara malfermo ĝis la 24-a horo por "Sensoj en Somero". Fermite: lundon, la 15-an de Aŭgusto.
Gvidata vizito kaj didaktikaj laborejoj kun deviga antaŭmendo estas aparte pagendaj.
Senpagaj por nevidantoj, malfortevidantoj, handikapuloj, iliaj akompanantoj, infanoj ĝis 4-jara aĝo.