Ekspozicio “Lucio Dalla – Kvankam tempo pasas”

Lucio Dalla

22 Septtembro 2022 - 5 Februaro 2023.
Muzeo de Ara Pacis, Romo.

En Romo ĉe Muzeo de Ara Pacis disvolviĝas la ekspozicio "Lucio Dalla - Anche se il tempo passa".
Vojaĝo kiu ekde infanaĝo sekvas eksterordinaran itineron de vivo kaj de komunaj rememoroj laŭ la tontakto de liaj eksterordinaraj kanzonoj. Eblos malkovri la intimecon de Lucio kaj vivi la forton de lia muziko pere de dokumentoj, fotoj, diskokovriloj, videoj, objektoj, scenkostumoj,reklamafiŝetoj de filmoj en kiuj li partoprenis, afiŝoj, la riĉa kolekto de ĉapeloj kaj ĉapoj.
Muzeo Homero, ankaŭ ĉi-okaze, kunlaboris kun la kapitola Intendantejo por igi la ekspozicion alirebla al vidhandikapuloj.
En la ekspozicio troviĝas reliefa mapo de la ekspozicia ĉambro, ses brajlaj paneloj kun senpere kompreneblaj tekstoj lokitaj laŭ la vizitvojo, enkondukantaj kaj priskribantaj ĝiajn ĉefajn sekciojn,
ses parolataj priskriboj sur audiopen akompanantaj la vizitantojn dum la vizito. La audiopen estas senpage ricevebla ĉe la biletejo prezentante personan identigilon.
Ekzistas ebleco de palpsentaj vizitoj por nevidantoj aŭ malfortevidantoj (maksimume 2 homoj) gvidataj de fakulo en la jenaj tempoj:

  • ĵaŭdon la 20-an de Oktobro je la 16:30
  • vendredon la 18-an de Novembro je la 16:30
  • ĵaŭdon la 8-an de Decembro je la 16:30
  • ĵaŭdon la 29-an de Decembro je la 16:30

La vizitoj, organizataj kunlabore kun Zètema Progetto Cultura, estas senpagaj kun deviga antamendo. Informoj kaj mendoj ĉe 060608.
Por ebligi ankaŭ al surdaj vizitantoj ĝui la ekspozicion, ĉeestos tri videoj en kiuj Mauro Iandolo, de la kooperativo Segni d'Integrazione-Lazio, interpretas en la itala gestolingvo (LIS) tri famajn kanzonojn de Lucio Dalla: "La sera dei miracoli", "Cara", "4 marzo 1943".
En la videoj la universala korplingvaĵo fariĝas okulfrape muziko, transdonante per vidaj esprimoj ne nur la vortojn de la tekstoj, sed ankaŭ iliajn melodiojn kaj taktojn.
Oni okazigos ankaŭ gvidatajn vizitojn kun LIS-interpretisto organizitajn pere de la servoj de la
Dipartimento Politiche Sociali e Salute - Direzione Servizi alla Persona.
La Ekspozicio, starigita kaj antaŭenigata de Roma Culture, Sovrintendenza Capitolina ai Beni Culturali,
estas organizita kaj realigita de C.O.R. Creare Organizzare Realizzare kun subteno de Regione Lazio.
La eksposicion, zorge de Alessandro Nicosia kun Fondaĵo Lucio Dalla, patronas RAI.
Speciala partnero Lavoropiù. Organiza kunlaboro de Zètema Progetto Cultura. kun teknika kunlaboro de Universal Music Publishing Group, SIAE Società Italiana degli Autori e degli Editori, BIG|Broker Insurance Group. Katalogo Skira editore.