Ĉe la Komunuma Pinakoteko de Ankono pentraĵoj ĝueblaj de vidhandikapitoj

Dimanĉon la 13an de Decembro 2009, je 11.
Pinacoteca Comunale "Francesco Podesti", Ankono.

En la tago de Sankta Lucio okazos la fina ceremonio de la projekto "Mi palpas, do mi vidas" elpensita kaj organizita de la Internacia Centro de la Parolata Libro Onlus "Adriano Sernagiotto" kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj la Komunumo Ankono. La projekto, kun nacia karaktero, estas realigita danke al kontribuo de la Fondaĵo Cariverona kaj efektiviĝis en la urboj, kie la banko havas siajn sidejojn.

"Mi palpas, do mi vidas" ebligis la realigon de 23 bareliefojn, kopiojn de pentraĵoj troviĝantaj en la Urba Pinakoteko "Francesco Podesti" de Ankono, en la Urba Pinakoteko de Vicenza, en la Dioceza Muzeo de Mantuo, en la Urba Muzeo de Feltre (Belluno), en la Modern-arta Galerio de Verono.

Dimanĉon la 13an de Decembro, je la 11a horo, ĉe la Ankona Pinakoteko, (Via Pizzeccolli 17 - Palazzo Bosdari) estos unuafoje prezentataj al publiko Kvar bareliefoj pri samnombraj pentraĵoj apartenantaj al la urba kolekto: la portretoj de "Kardinalo Antonio Maria Cadolini" kaj de "Gregorio XVI" de Francesco Podesti, "La Senpeka Koncipiĝo" de Guercino, "La Krucumo" de Tiziano.
La pentraĵojn oni tradukis al bareliefoj pere de speciala komputilgrafika teknologio, ebliganta ricevi la trian dimension de la bildo. Ĉiujn verkojn akompanas grandliteraj kaj brajlaj gvidiloj, kaj enkadrigitaj kolorfotoj de la originalaj bildoj: tute ĝueblaj do de vidhandikapuloj.
La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ricevos deponprene ĉiujn 23 bareliefojn, kiuj konsistigos kolekton ĝueblan por ĉiuj.
La ceremonion ĉeestos:
la urba estrarano pri kulturo de la Komunumo Ankono, Andrea Nobili, la Direktoro de la Internacia Centro de la Parolata Libro, magistro Gualtiero Munerol, la Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Roberto Farroni, Arkitekto Massimo Di Matteo, la Prezidanto de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj de la regiono Markio, Aldo Grassini.

Elŝutu la aldonaĵon: