Sensoj en somero 2020

XIX aranĝo – Plursensaj irvojoj el Arto Teatro Muziko Odoroj kaj Gustoj
Ĉiun merkredon ekde la 15-a de Julio ĝis la 19-a de Aŭgusto 2020
.

Spektakloj

  • Merkredon la 15-an de Julio je 21,30 - Teatro kaj Muziko
    MISTERI PER CASO (MISTEROJ PRO HAZARDO)
    SYUSY BLADY & ÁNEMA

    CORVINO PRODUZIONI
    SyusyBlady rakontisto
    Marcello Corvino violono
    Biagio Labanca gitaro
    Massimo De Stephanis kontrabaso
    Fabio Tricomi oudtamorre kaj mandolino
  • Merkredon la 22-an de Julio je 21,30 - Muziko
    VOJAĜO ĈIRKAŬ LA MONDO
    VOYAGE TRIO

    Christian Riganelli akordiono
    Luca Mengoni violono
    David Padella kontrabaso
  • Merkredon la 29-an de Julio je 21,30 - Muziko
    MOI POUR TOI - EDITH PIAF
    Ŝiaj kanzonoj kaj la amleteroj al Marcel Cerdan.
    Maria Grazia Barboni voĉo kaj gitaro
    Milena Costantini rakontisto
  • Merkredon la 5-an de Aŭgusto je 21,30 – teatra legado
    RAPTUS
    Luca Talevi deklamanta voĉo
    Federico Paolinelli fortepiano
    Originalaj muzikaĵoj de F. Paolinelli
  • Merkredon la 12-an de Aŭgusto je 21,30 - Muziko
    GALA BELCANTO
    La plej belaj italaj oper-arioj de Verdi kaj Puccini
    FORM Fondazione Orchestra Regionale delle Marche (Fondaĵo regiona orkestro de Markio)
    Marta Torbidoni soprano
    FORM OPERA ENSEMBLE
    Kunlabore kun Amici della Lirica "Franco Corelli" de Ankono
  • Merkredon la 19-an de Aŭgusto je 21,30 - Muziko
    TRIBUTO AL FEDERICO FELLINI
    En la centjariĝo de la naskiĝo 1920 - 2020
    NINO ROTA ENSEMBLE
    Rosa Sorice voĉo
    Giannina Guazzaroni violono
    Federica Torbidoni fluto
    Diletta Dell'Amore hobojo
    Deborah Vico fortepiano

Aperitivoj de MicaMole!

Ekde h. 20 eblas gustumi bonegajn aperitivojn, konformajn al la vespera temo, ĉe Mica Mole, nova trinkejo de la Korto, mastrumata de la kooperativo
"Lavoriamo Insieme" (Ni laboru kune) de Loreto.
Antaŭmendoj ĉe numero 327 91 48 137.

Arto

EKSPOZICIO "TOCCAR CON MANO I LONGOBARDI" (PERMANE PALPI LONGOBARDOJN)
La ekspozicio ebligas palpsentan esploradon de maketoj de la sep monumentoj kaj ties teritoria kunteksto de la seria loko "I Longobardi in Italia. I luoghi del potere 568-774 d.C." (Longobardoj en Italio – lokoj de la povo).

Informoj

La spektakloj estas senpagaj kaj okazas subĉiele en la Korto de Komplekso Vanvitelli.
ANTAŬMENDO DEVIGA ĈE numero 335 56 96 985 (tel. kaj whatsapp) kun asigno de sidloko. Eblas antaŭmendi de ĵaŭdo ĝis dimanĉo inter la horoj 10-13 kaj 17-20 kaj lundon inter h. 10-13 por la nura spektaklo de la sekvonta merkredo.
KAZE DE PLUVO LA SPEKTAKLOJ ESTOS NULIGITAJ.

Samkiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la Asocion "Per il Museo Tattile Statale Omero Onlus".
La aranĝo Sensi d'estate 2020 (Someraj sensoj 2020) estas realigita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun la Komunumo ankono -
La Mole Ancona, Opera Società Cooperativa, Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero" ONLUS kaj kun la subteno de la volontuloj de la Nacia Civila Servo.

Senpaga eniro al la Muzeo kaj al la ekspozicio
Vizithoroj en Julio kaj Aŭgusto: de mardo ĝis sabato 17-20; dimanĉe kaj la 15-an de Aŭgusto 10-13 kaj 17-20.
Vizitebla ĉiujn merkredojn de "Sensi d'Estate" de h. 21 ĝis h. 24.
Lasta eniro 30 minutojn antaŭ la fermo.
Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio, 28
60121 Ancona
museoomero #sensidestate2020