Ekspozicio “Palpi Belecon”

Mostra TOCCARE LA BELLEZZA Maria Montessori Bruno Munari

Ekspozicio Toccare la bellezza PALPI BELECON
10 Novembro 2019 - 8 Marto 2020
Sala Vanvitelli, La Mole Ancona


EKSPOZICIO FERMITA obee al la nova ordono de Regiono Markio de 03/03/2020 pro danĝero de viruso Corona.

Ĉu eblas percepti, rekoni kaj aprezi belecon ankaŭ per palpsento?
La ekspozicio celas pripensi la estetikan valoron de palpsento, renkontante la penson kaj la materialojn de Maria Montessori, la ideojn kaj la originalajn verkojn de Bruno Munari.

Gvidfadeno estas palpsento, al kiu inspiriĝas la temkernoj markantaj la ekspozician vojon: la formoj, la materialoj, la haŭto de la aĵoj, manipuli kaj konstruj, alfabetoj kaj palpsentaj rakontoj.
Celo de la aranĝo estas ebligi por ĉiuj, neniu esceptita, signifoplenan sperton pri palpsento laŭ viddpunkto arta kaj estetika.

Prizorganto de la aranĝo: Fabio Fornasari.

De la multfaceta artisto kaj dezajnisto Bruno Munari estas ekspoziciataj pli ol 100 verkoj (el kiuj grava grupo de palpsentaj tabuloj realigitaj de Roberto Arioli laŭ la koncepto de "palpsentaj tabuloj" realigitaj de Bruno Munari en la Sepdekaj jaroj), kaj eldonaĵoj atestantaj, ke lian tutan longan kreovojon, ekde la Kvardekaj jaroj de la pasinta jarcento, ĉiam karakterizis forta atento al plursenseco – al palpsenseco aparte – kaj utiligo je arta nivelo de granda kvanto kaj diverseco de naturaj kaj industriaj materialoj, ankaŭ kun pedagogiaj celoj.

De Maria Montessori estas prezentataj kaj la eduka modelo kaj la multaj materialoj, kun aparta atento por tiuj koncernantaj edukadon de la sensoj kaj de la mano, ĉi-lasta de ŝi mem konsiderata "la organo de inteligenteco".
La ekspozicio estas ankaŭ okazo por celebri, en 2020, la 150-an datrevenon de la naskiĝo de Maria Montessori.

La ekspozician vojon pliriĉigas profundigoj, interaktivaj medioj kaj ejoj.
La vojon pliriĉigas profundigoj de apartaj temoj kaj interaktivaj rimedoj kaj ejoj, kie la vizitanto ĉefrolas en kuntrenaj kaj nekutimaj spertoj palpsentaj kaj plursensaj.
La profundigoj celas konigi kaj la kulturajn kaj praktikajn principojn al kiuj la du protagonistoj konformiĝis ĉe la komenco kaj en la daŭro de sia profesia vojo, kaj kelkajn aplikojn, evoluigojn, respondojn kaj influojn,
kiujn ilia agado kaŭzis kaj kaŭzas nuntempe.
Inter la ejoj aranĝitaj en la ekspozicio oni trovos la rekonstruon de Montessoria klasĉambro kaj interaktivajn mediojn, kiel la "palpsentan arbaron" inspiritan de la kreivo de Munari, kie la vizitanto ĉefrolos en kuntrenaj kaj nekutimaj spertoj palpsentaj kaj plursensaj.

Dum la ekspozicia periodo oni organizos, kun la partopreno de spertuloj, didaktikajn laborejojn por lernejaj klasoj kaj familioj laŭ la Munari-metodo kaj la Montessori-modelo kaj krome laborkunvenojn kaj formadajn tagojn por docentoj, edukistoj kaj muzeaj agantoj.

Por sabato la 25-a de Januaro 2020 oni antaŭaranĝis internacian kunvenon pri la ekspozicia temo, kiun partoprenos elstaraj referantoj, kaj sammonate aperos la katalogo zorge de Corraini edizioni.

Estos ankaŭ ekspoziciata la jena medalo, kiun la Ŝtatestro, Sergio Mattarella, bonvolis atribui al la ekspozicio kiel reprezentan premion.

Informoj

Sala Vanvitelli, La Mole Ancona
Banchina Giovanni da Chio 28
10 Novembro 2019 - 8 Marto 2020
tel. Muzeo Homero 0712811935 - tel. ekspozicio 071205677
www.museoomero.it - www.lamoleancona.it

Vizithoroj
Ĝaŭde kaj vendrede h. 16-19
sabate, dimanĉe kaj festotage h. 10-19
1-an de Janŭaro h. 16-19
Lasta eniro h. 18.15
Fermite: 25 Decembro.

Kosto
Plena: 5,00 eŭrojn
Speciale S.Valentino: vendredon 14 Februaro eniro 5 eŭrojn por du.
Senpage: lernantaroj, handikapuloj kaj ties akompanantoj, malpli-ol-18-jaruloj, profesiaj turismaj ĉiĉeronoj, akredititaj ĵurnalistoj, ICOM-membroj.

Aktivadoj laŭ antaŭmendo (senpaga eniro)
Grupoj (maks. 25 homoj): gvidata vizito 85 eŭrojn.
Lernantaroj: gvidata vizito kaj laborejo 85 eŭrojn por unu klaso; gvidata vizito de Muzeo Homero kaj de la ekspozicio 120 eŭrojn por unu klaso.
Familioj: vizito kaj laborejo en ĉiu unua dimanĉo de la monato kaj en festotagoj 20 eŭrojn por unu familio.

Telefono kaj whatsapp
335 569 69 85
didattica@museoomero.it

Promovantoj
Museo Tattile Statale Omero
TACTUS. Centro per le arti contemporanee, la multisensorialità e l’interculturalità
Comune di Ancona

Kunlabore kun
Fondazione Chiaravalle Montessori
Associazione Bruno Munari

Kun kontribuo de
Regione Marche

Kun patroneco de
Regione Marche
Dipartimento di Scienze dell'Educazione "Giovanni Maria Bertin" ALMA MATER STUDIORUM - Università di Bologna
Opera Nazionale Montessori
Istituto Comprensivo “Maria Montessori” di Chiaravalle (AN)
Comune di Chiaravalle

Kunordigo
Aldo Grassini

Scienca komitato
Alfio Albani, Fabio Fornasari, Aldo Grassini, Paolo Marasca, Alberto Munari, Mariangela Scarpini, Andrea Socrati, Silvana Sperati, Annalisa Trasatti.

Aranĝo
Fabio Fornasari

Organiza sekretariejo
Maria Giulia Cester

Gazetara kaj komunikada oficejo
Monica Bernacchia
Alessia Varricchio
Kunlabore kun:
Maria Chiara Salvanelli
Toni di Grigio

Grafiko
Damiano Boriani
Tiflodidaktikaj helpiloj
Daniela Bottegoni
Massimiliano Trubbiani

Teknikaj sponsoroj
Effettoluce Recanati
GonzagArredi Montessori
Formula Prato di Mazzoni Massimo s.r.l.

Pruntedonantoj
Roberto Arioli
Maurizio Corraini srl
Matteo De Vecchi
Marco Ferreri
Alberto Rambaldi

GonzagArredi Montessori
Fondazione Chiaravalle Montessori

Dankon al Roberto Arioli por la altvalora kunlaborado.

Akceptado kaj edukaj servoj
Cooperativa Sociale Opera Onlus:
Manuela Alessandrini, Monica Bernacchia, Damiano Boriani, Anna Chiara Broggi, Patrizia Calderone, Cristiana Carlini, Giulia Cester, Daniela Donninelli, Francesca Giuliodori, Francesca Graziani, Tania Martini, Maria Giulia Mengarelli, Francesca Santi, Greta Sturm, Annalisa Trasatti, Massimiliano Trubbiani, Sonia Varagona, Alessia Varricchio.

Kunlabore kun
La volontuloj de Servizio Civile Universale
Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS
Diana Fior
Lucilla Boschi

Katalogo
Corraini edizioni