XI Semajno de kulturo: Arto ene de arto

locandina

Gvidataj vizitoj por ekkoni la regionajn monumemtojn pere de la palpsento

Okaze de la XI Semajno de kulturo, lanĉita de la Ministerio pri kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado, la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero organizas 4 gvidatajn vizitojn malfermitajn por ĉiuj, sed speciale por vidhandikapitoj, en la jenaj urboj:

  • Ancona, sabaton la 18-an de Aprilo, horo 10.30
    Rendevuo ĉe la monumento de Porta Pia (strato XXIX settembre)
  • Pesaro, lundon la 20-an de Aprilo, horo 11.30
    Renkontiĝo ĉe la parko antaŭ Rocca Costanza
  • Fermo, ĵaŭdon la 23-an de Aprile, horo 16.30
    Rendevuo ĉe Cattedrale dell'Assunta
  • Ascoli Piceno, vendredon la 24-an de Aprilo, horo 16.30
    Renkontiĝo ĉe la Baptisterio de la Katedralo
  • La gvidataj vizitoj konsistas en istoria kaj arta presento de la monumento kun speciala atento al la palpsenta spertado.

Fakte, apud la granda monumento, estos starigita la malgranda laŭskala arkitektura maketo fidele redonanta la originan arkitekturon. Eksterordinara ŝanco por nevidantoj percepti la verkon en la natura kunteksto de la monumento, sur ĝia teritorio, en ĝia medio, kun ĉio kunaganta por ĝin vivigi, inter la homoj, la sonoj kaj la odoroj, kiuj ĝin karakterizas.
La ĉeesto de la maketo estas aparte grava ankaŭ por vidantoj, ĉar sen ĝi mankas ankaŭ al ili la ebleco percepti la arkitekturan tutaĵon de la monumento per ununura rigardo.

La arkitekturajn maketojn realigis la Artaj Institutoj "Mannucci" de Ancona, "Mengaroni" de Pesaro, "Licini" de Ascoli Piceno kaj "Preziotti" de Fermo, kadre de gvida projekto nomita "Arto ene de arto" (2005-2009) celanta al lerneja kaj socia integriĝo de vidhandikapitoj pere de arta kaj estetika edukiĝo.

Temas pri iniciato karakterizita per strategio simpla kaj samtempe venka, kiu ebligis malaltigon de kostoj kaj atingon de altkvalitaj rezultoj, ekspluatante la kompetentojn de la lerneja mondo kaj rekte engaĝante la junularon.
La lernantoj de la nomitaj Artaj Institutoj estis la veraj protagonistoj, laborante tutan lernojaron, sub la gvidado de la instruistoj kaj la supervidado de la sperta personaro de Muzeo Homero, por la realigo de altkvalitaj arkitekturaj maketoj de monumentoj de la respektivaj urboj.

Laborado altvalora ne nur arte sed ankaŭ eduke, kiu ebligis al la junaj lernantoj ekkonscii pri la gravaj problemoj koncernantaj diversecon, ŝancegalecon kaj integriĝon. Tiel elformiĝis el bronzo Porta Pia, la dekokajarcenta monumenta enirpordego de la urbo Ancona, el aluminio la dekkvarajarcenta Rocca Costanza de Pesaro, verko de la fama dalmata arkitekto Luciano Laurana, el marmorpasto la formoj simplaj kaj severaj de Baptisterio San Giovanni, emblemo de Romanika arkitekturo en Ascoli Piceno, el rezino kaj argilo du ornamaj detaloj de la Katedralo de Fermo, kies maketo estis realigita el ceramico.

La projekto naskiĝas el kunlabora interkonsento inter Politeknika Universitato de Markio (fako pri arkitekturo, desegno, urboplanado kaj istorio), la Regiona Lerneja Oficejo de Markio, Muzeo Homero kaj Itala Unuiĝo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj kaj sin proponas kiel ekzemplon disportendan en la tutan landon.

Informoj

Telefono: 071 28 11 93 5.
Retpoŝto: info@museoomero.it