Sensoj en somero 2022

forme geometriche

Dudekunua aranĝo 2022 - plursensaj vojoj de Arto Teatro Muziko Odoroj kaj Gustoj.
Lundon la 25-an de Julio kaj ĉiujn merkredojn de la 27-a de Julio al la 24-a de Aŭgusto 2022.
Spektakloj je la 21:30 en la Korto de Komplekso Vanvitelli, Ankono.
Eniro senpaga.

Sensoj en Somero fariĝas 21-jara!
Longa vojo por tiu art-revuo kreskinta kune kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj naskiĝinta en 2002 el ideo de Roberto Farroni por vivi arton per la kunigo de ĉiuj sensoj.
La programon de la nuna aranĝo riĉigas la ĉeesto de internacie famaj artistoj kaj de tutnovaj eroj en la mirinda kadro de la Korto de Komplekso Vanvitelli de Ankono.

Spektakloj

Lundon la 25-an de Julio je 21:30
Renatissimo

Corvino Produzioni.
La unuaj cent jaroj de Renato Carosone (1920-2021)
Enzo Decaro, parolanto, kanto
Ànema
Marcello Corvino, violono
Biagio Labanca, gitaro
Massimo De Stephanis, kontrabaso
Fabio Tricomi, oud, tamorre, mandolino

Merkredon la 27-an de Julio je 21:30
La vie in blue

Sara Jane Ghiotti & Gershwin Quinquet
Gershwin Quinquet
Letizia Ragazzini, sax soprano
Mariella Donnaloia, sax kontralto
Isabella Fabbri, sax tenoro
Laura Rocchegiani, sax baritono
Maria Giulia Cester, piano

Merkredon la 3-an de Aŭgusto je 21:30
Diversa Mente

Stefania Terrè, aktorino
Debora Barontini, dancistino
Maria Vittoria Tranquilli, piano
Antonio Lovascio, reĝisoro

Merkredon la 10-an de Aŭgusto je 21:30
Nokto de balgoj

Unua parto
Duo Acefalo
Lorenzo Cantori, tirharmoniko kaj voĉo
Silvano Staffolani, gitaro kaj voĉo
Dua parto
Notoj/tonoj de vojaĝo
Muzika vojaĝo tra argentina tango, tradicia latinamerika muziko ĝis ĵazo
Massimo Tagliata, akordiono

Merkredon la 17-an de Aŭgusto je 21:30
Muzikaĵoj el la maro

Concerto por gitaro kaj arĉorkestro
Giovanni Seneca kaj la Simfonia Orkestro G. Rossini

Merkredon la 24-an de Aŭgusto je 21:30
Liriko kaj pasio

Marta Torbidoni, soprano
Giuseppe Settanni, tenoro
Ensemble Orchestra Sinfonica G. Rossini
Mirca Rosciani, direktoro

Arto

Dum la vesperoj de Sensoj en Somero, de la 21-a ĝis la 24-a horo, la ekspozicio Dezajno del Muzeo Homero estas malfermita kaj senpage vizitebla.

La aperitivoj de MicaMole!

Ekde la 18-a horo eblas ĝui bonegajn subĉielajn vespermanĝetojn konformajn al la samvespera spektaklo
ĉe la trinkejo MicaMole prizorgata de la Sociala Kooperativo "Lavoriamo Insieme" de Loreto.
Antaŭmendoj per la numero 327 544 29 77.

Informoj

La spektakloj estas senpagaj kaj okazas subĉiele, en la Korto de Komplekso Vanvitelli.
La eniro estas libera; oni akceptas antaŭmendoj por handikapuloj ĉe numero 342 50 60 364.
Same kiel en pasintaj jaroj nia publiko povos subteni la asocion
"Per il Museo Tattile Statale Omero ODV-Onlus".

La artrevuo "Sensi d'Estate 2022" estas realigita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kunlabore kun
Comune di Ancona - La Mole Ancona,
Opera Società Cooperativa,
Associazione "Per il Museo Tattile Statale Omero" ODV-ONLUS
kaj kun la helpo de la volontuloj de
Servizio Civile Universale e di Garanzia Giovani.