7-an de Majo: Kunveno Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj

Philippe Daverio

Sabaton la 7-an de Majo 2011
Nova sidejo de Muzeo Homero ĉe Komplekso Vanvitelli, Kajo de Chio 28, Havena Areo, Ankono.

Partoprenas Philippe Daverio. Antaumalferma prezento de la verkoj donacitaj de majstro Valentini al Muzeo Homero.

Valorigi arton kaj artan esprimon kiel rimedojn por edukado kaj persona disvolviĝo De ĉiuj kaj aparte de homoj kun malavantaĝo pro psikofizika stato, pro deveno de aliaj kulturoj kaj pro socia kondiĉo; promocii pli profundan memkonscion kaj projektojn favorantajn aliron al kulturaj kaj muzeaj riĉaĵoj precipe por vidhandikapuloj, kaj favori ĉe junuloj la konon de la ĉefaj protagonistoj kaj diversaspektaj lingvaĵoj de nuntempa arto: jen laceloj de projekto "Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj" kaj jen la temoj de la samnoma kunveno.

En la unua sesio, titolita "Arto kaj integriĝo: ebla pedagogia modelo", oni emfazos la gravecon de arta instruado kaj ĝian kapablon pliigi la kreemon, plurfacetan esprimivon, konfrontiĝon, sentemon. Estos sekve indikita pedagogia sinteno favoranta, pere de sinergia agado de la du ĉefroluloj sur la eduka scenejo, la lernejo kaj la muzeoj, la procezon de socia kaj kultura integriĝo de homoj kun specialaj bezonoj.

En la dua sesio, titolita "Respondi palpante. Palpsento kaj estetika emocio" oni konsideros la elsterordinarajn eblecojn, kiujn liveras aliro al arto bazita ne nur sur vidsento, sed sur ĉiuj niaj sensoj, el kiuj palpsento tute aparte montras sian kapablon mirinde riĉigi la estetikan dialogon kun artverko. Arto mem, aliflanke, ekde tiu, pri kiu teoriadis Filippo Tommaso Marinetti en sia Manifesto pri Palpsensismo, kies naŭdekjariĝo de la publikigo okazas ĉijare, stimulas la demandon pri sia palpebleco. Ĝi atentigas nin, ke plastikaj aŭ materiaj verkoj, kiel skribas Mikel Dufrenne, "apartenas al palpeblaĵoj: ili povas reveki en ni la deziron gustumi palpeblecon".

Oni fine prezentos la verkojn speciale realigitajn de majstro Walter Valentini, reklampersono de la IV aranĝo Arto Kune, por la kolekto de nuntempa skulptarto de Muzeo Homero.

Referantoj: Roberto Farroni (Prezidanto de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero), Alfio Albani (Lerneja Gvidanto de Arta Liceo "Mannucci"), Nicola Quirico (Prezidanto de FADIS - Federacio de Asocioj de Docentoj por Lerneja Integriĝo), Andrea Socrati (Respondeculo pri Specialaj Projektoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero), Aldo Grassini (Fondinto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj membro de ĝia Gvida Komitato), Philippe Daverio (Artkritikisto).

Programo

09.00 Registrado de partoprenantoj;
09.30 Salutoj de aŭtoritatuloj;

I sesio
Gvidas la diskuton Andrea Socrati.
10.00 Roberto Farroni, Muzeo Homero: modelo de inkludado;
10.10 Alfio Albani, arta instruado kaj integriĝo;
10.20 Nicola Quirico, inkluda lernejo: potencialo kaj krizopunktoj.
Paŭzo.

II sesio
Gvidas la diskuton Roberto Farroni.
10.50 Walter Valentini, prezento de la verkoj;
11.00 Andrea Socrati, palpebla arto: de Marinetti al Tagliaferri;
11.10 Aldo Grassini, palpsento kaj estetika emocio;
11.30 Philippe Daverio, dialogantaj sens-eblecoj;
12.30 Debato;
13.00 Konkludo.
Eniro libera. Antaŭmendoj fermitaj pro elĉerpiĝo de disponeblaj lokoj. Por informoj: info@museoomero.it aŭ didattica@museoomero.it.

Kiel atingi Komplekson Vanvitelli (Mole Vanvitelliana):

Per trajno:

Fervoja stacidomo Ancona. Marŝi proksimume 1 km al la urba centro. En loko Archi oni trovos Komplekson Vanvitelli ĉe sia maldekstro en la havena areo. Fervoja stacidomo Ancona Marittima (lokaj trajnoj). Marŝi al la doganejo kaj transiri ĝin. Komplekso Vanvitelli atingeblas per nur kvinminuta piedirado.

Per aŭtobuso:

De la fervoja stacidomo per linio 1 aŭ 1/4 elbusiĝante ĉe la kvara haltejo (Archi – antaŭ la trafiklumo). E la urbocentro, placo Cavour aŭ placo Roma, per linioj 1, 1/4, 22, 24, 42, 44 elbusiĝante apud Porta Pia.

Per aŭto:

Aŭtovojo A 14, eliro Ancona Nord: eniri la Ŝtatan Vojon 16 al Ancona kaj eliri ĉe Ancona Nord. Sekvi la indikojn al "Porto, Fiera, Mole Vanivitelliana (Ex Lazzaretto)".
Aŭtovojo A 14, eliro Ancona Sud: eniri la Ŝtatan Vojon 16 kaj poste la "Asse Nord Sud" en direkto Ancona. Sekvi la indikojn al "Porto, Fiera, Mole Vanivitelliana (Ex Lazzaretto)". Post la Foirejo, en la havena kvartalo "Zona Porto", oni trovas maldekstre, bone videble, Komplekson Vanvitelli.
La enirejo estas atingebla, restante interne de la havena areo. Eblas parki la aŭton proksime (senpaga parkejo de "Fiera della Pesca").