Nokto de Muzeoj 2011: Inaŭguro de la ekspozicio Omaĝo al Walter Valentini

Di-segno e Superficie, fireclay panels, Walter Valentini

14-a - 29-a de Majo 2011
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.
Inaŭguro sabaton la 14-an de Majo je la 21,30.

Kunlabore kun la franca Ministerio de Kulturo kaj Komunikado kaj la Ministerio de la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado.

Inaŭguro de la palpsenta ekspozicio dediĉita al Majstro Walter Valentini, kun kvin liaj originalaj verkoj ekspoziciataj ĉe Muzeo Homero en speciala salono ekipita per tiflopedagogiaj helpiloj.
Du el la verkoj, du belegaj plurkoloraj terakotoj titolitaj resp. "Di-segno" (bildo maldekstre) kaj "Superficie" (bildo dekstre), restos ĉi tie por pliriĉigi la nuntempartan kolekton kiel donaco de la artisto al Muzeo Homero.
En la sama salono oni ekspozicios ankaŭ dek verkojn de studentoj de Artaj Liceoj de Regiono Markio, kreitaj laŭ la esprimlingvaĵo de Majstro Walter Valentini.
La iniciato estas parto de la IV aranĝo de la projekto "Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj", kies reklampersono estas la internacie famkonata ĉizisto, pentristo kaj skulptisto. Ĉeftemo de la ĉi-jara aranĝo de Nokto de Muzeoj estas la renkontiĝo kun aliuloj, rigardata kiel vojaĝo por malkovri ĉion, kio ŝajne ne kongruas kun "normalaj" parametroj de nia ĉiutaga sperto.
Malsameco, neaparteno al difinita kultura medio ... sed "alia" estas ankaŭ la malluma flanko de nia plej kaŝita mio.
La ekspozicion oni inaŭguros sabaton la 14-an de Majo je la 21.30 per bufedo, aranĝoj kaj kreivaj laborejoj dediĉitaj al la temo vojaĝo kaj renkontiĝo, kie partoprenantoj povos realigi siajn personajn manlaborojn, sekvante la gramatikajn ritmojn de la aparta espprimlingvaĵo de Walter Valentini.
La aranĝo okazas kun la helpo de volontuloj de la Nacia Civila Servo. Oni rekomendas sin antaŭanonci.