18a de Majo Internacia Tago de Muzeoj: Vojaĝante, sur la maro, boato…

locandina

Dimanĉon la 18an de Majo je la 17,00
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono
Didaktika laborejo por familioj kaj infanoj 4- ĝis 10-jara

Okaze de la Internacia Tago de Muzeoj elektinta la temon "Museums collections, make connections" ("Interrilatigu muzeajn kolektojn") ni kune legos palpsentajn librojn dediĉitajn al maro kaj vojaĝoj: "Gaia kaj la maro", "Estis iam boato" - kaj poste, en laborejo, ni kune realigos palpsentan libron kun la helpo de manjo kaj paĉjo.

La temo de 2014 Make connections with collections - Interrilatigu muzeajn kolektojn, memorigas, ke muzeoj estas vivantaj institucioj, kiuj helpas krei ligojn kun la vizitantoj, inter generacioj kaj mondaj kulturoj, kaj doni eblan respondon alla nuntempaj demandoj de la mondo.

La aranĝo okazas kadre de "Gran Tour Musei 2014" iniciatita de Regiono Markio kun subteno de la muzeaj sistemoj de la provincoj Ankono kaj Macerata, ICOM Italia kaj kun la kunlaboro de Ministerio por Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado kaj Turismo - Regiona Direkcio por Kulturaj kaj Pejzaĝaj Riĉaĵoj de Markio. "Grand Tour Musei" okazas kadre de la Festivalo de Markiaj Muzeoj "Happy Museum". La iniciato disvolviĝas kun la helpo de la volontuloj de la Nacia Civila Servo, de la Eŭropa Volontula Servo, de Associazione per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS kaj de la praktikantoj.

Informoj

Loko: Museo Tattile Statale Omero - Mole Vanvitelliana, Banchina Giovanni da Chio 28, Ancona.
Eniro: po 3 eŭroj, escepte de infanoj 0- ĝis 4-jaraj, handikapuloj kaj iliaj akompanantoj. Rabato membro IKEA FAMILY: po 2,50 euro.
Tel. 071 28 11935
Email: didattica@museoomero.it