Ekspozicio “Diros argilo la manon, la teron, la sakralon”

Dirà l'argilla di Paolo Annibali

DIRA' L'ARGILLA la mano, la terra, il sacro
de Paolo Annibali
8-a de Novembro 2014 - 15-a de Februaro 2015
Inaŭguro la 8an de Novembro je la 18-a h.
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono


"Ĉi tie la aŭtoro engaĵiĵas en la plej alta ŝtupo de imitado, rolante kvazaŭ viculo del kreinto unua". Erri De Luca

Zorge de Flaminio Gualdoni

Argilo povas esti tuŝata, esplorata permane, karesata, kaj ĝi estas ideala materialo por palpsenta ekspozicio. Apartan signifon havas do la ekspozicio de Paolo Annibali "Diros argilo la manon, la teron, la sakralon", kiu de la 8a de Novembro 2014 ĝis la 15a de Februaro 2015 (inaŭguro sabaton la 8an de Novembro je la 18-a horo) viziteblas en Ankono en la Vanvitelli-aj salonoj de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.
21 grandaj argilaj skulptaĵoj plus 21 belegaj desegnoj realigitaj en la lastaj tri jaroj laŭ unueca plano pensita por la Muzeo. Ĉio videbla kaj tuŝebla, ĝuebla fare de vizitantoj vidantaj kaj nevidantaj, ĉar kelkaj desegnaĵoj estos tridimensie prezentataj. Estas realigita ankaŭ katalogo kun fotoj de ĉiuj verkoj kaj tekstoj de la zorganto Flaminio Gualdoni, de Erri de Luca kaj de la Prezidanto de Muzeo Homero, Aldo Grassini.

Al la ekspozicio Annibali portas sian artan itineron, ebligante al ni konatiĝi kun la plej intimaj anguloj de lia ateliero, atingante fine iuspecan templon, kie tamen la personoj ne estas dioj kaj herooj,
sed virinaj figuroj plenumantaj agojn de la normala ĉiutageco, kiel ŝminki sin aŭ rigardi sin en spegulo.

La ekspozicion organizas Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero (jam posedanta en sia kolekto 4 verkojn de Annibali) kun patronado de Regiono Markio, kunlabore kun
"Associazione Per il Museo Tattile Statale Omero) ONLUS. Teknikaj sponsoroj: Adriatica Legnami s.r.l., Cotto Santa Maria della Petrella s.r.l., Mobilificio Binni s.n.c.

Informoj pri la ekspozicio

Museo Tattile Statale Omero – Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio, 28 – 60121 Ancona
Retpoŝto: info@museoomero.it
Telefono 071.2811935
Eniro: senpaga.
Vizithoroj de ĵaŭdo ĝis sabato h. 16-19; dimanĉe kaj festotage h. 10-13 kaj 16-19.
Eksterordinaraj vizittempoj por grupoj kaj lernantaroj. Fermite la 25an kaj la 31an de Decembro.
Specialaj iniciatoj "Unu dimanĉon ĉiumonate": kunvenoj, vizitoj kaj aktivadoj la 30an de Novembro, la 28an de Decembro, la 18an de Januaro, la 1an de Februaro.
Gvidataj vizitoj kaj didaktikaj laborejoj zorge de la Edukaj Servoj de Muzeo Homero
Deviga antaŭmendo. Prezo: 3,70 eŭrojn por grupanoj kaj lernejanoj (krom instruistoj);
4,00 eŭrojn por individuoj kaj familioj. Senpage por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj kaj por infanoj 0-4jaraj.
Tel.071 28 11 93 5 (de h. 9.00 ĝis 14.00), retpoŝto: didattica@museoomero.it