8-an de Marto 2011: Arte sur la kapo

Locandina L'Arte in testa

Mardon la 8-an de Marto, de 17 ĝis 18.30

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero ankau ĉijare partoprenas en la "Festo de la Virino",promociata de la Ministerio de Kulturaj riĉaĵoj kaj Aktivado, por celebri la binomon Virino kaj Arto, organizante iniciaton, kiu engaĝigas la profesiajn frizistojn de frizejo "Teste d'autore Shampoo" de Ankono kaj la studentinojn de la Instituto de Supera Instruado "Podesti Calzecchi Onesti" de Ankono - fako Aganto pri Bonfarto, akompanataj de profesorinoj Stella Carletti kaj Adriana Bellezza:

Arto sur la kapo

Ekde la 17-a horo eblos pasigi ĉe Muzeo Homero posttagmezon dediĉitan al la frizarto Kun esplorado de la kapoj de damoj kaj diinoj, malkovrante la ĉefrolecon de la hararo en emfazigo de virineco tra la jarcentoj.

La partoprenantinoj devos poste konfidi siajn hararojn al la manoj de komencantaj frizistinoj, kiuj kreive penados igi la Feston de la Virino speciala kaj eleganta.
Posttagmezo de kultura kaj estetika ĝuado travivenda en societo kun akompano de la gustoj de varmaj tizanoj.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.