Ekspozicio ANTONIO LIGABUE Realismo de skulptarto

Mostra Antonio LIGABUE Il realismo della scultura

Museo Tattile Statale Omero, Mole Vanvitelliana
7-a de Aprilo - 24-a de Junio 2018
Inaŭguro 7-an de Aprilo je 17.30

La ekspozicio "ANTONIO LIGABUE Il realismo della scultura" estas iniciatita kaj organizita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj prizorgita de Antonello Rubini.

Palpsenta ekspozicio kiu proponiĝas kiel vojaĝo riĉa je plursensaj sugestioj
en la formoj "bestoj" de la "bona sovaĝulo" de la itala arto Antonio Ligabue (1899 - 1965).

La tridek unu ekspoziciataj bronzaĵoj - kune kun tri pentraĵoj atestantaj pri lia pli konata, kaj nombre multe pli riĉa pentra produktado – prezentas preskaŭ ekskluzive bestojn pro iu aŭtora prefero, kaj kovras tempospacon de 1936 ĝis 1958:

"Pentre kaj skulpte li prezentas la samajn bestojn: leonoj, tigroj, hienoj, leopardoj, lupoj, aproj, cervoj, kapreoloj, simioj, agloj, taŭroj, bovoj, ĉevaloj, kaproj, kokoj, kokinoj, vulpoj, kunikloj, katoj kaj hundoj… bestoj sovaĝaj, bestoj ekzotikaj, bestoj hejmaj. Sed en lia prezento kuŝas almenaŭ du malsamaj kaj esencaj emoj de la sento: iam regas trankvila, malstreĉa sento, kvazaŭ iu deziro de sereneco, de pacigita idilio en naturo aŭ en mondo de fantazia eskapo: kaj pri tio parolas ĝenerale la verkoj, kie aperas bovoj de la kampoj, tirĉevaloj, aŭ scenoj elvokantaj imagitan Svislandon; iam male regas furioza, kolera, agresema sento tradukiĝanta en interbataloj aŭ perfortaĵoj de la sovaĝaj bestoj. Sed, dum en pentraĵoj la bestaj bildoj hejmas en la pejzaĝo, en skulptaĵoj ili vivas difinitaj nur en sia izola fizionomio" (Mario De Micheli, 1972).

La skulptaĵojn, potencajn kaj realismajn, Ligabue realigis per argilo kiun li abunde trovis sur la bordoj de Pado, en la ebenaĵo de Reggio Emilia, kien li estis "katapultita" en 1919 pro forpelo el la svisa naskiĝlando kaj kie li restis ĝis la morto.
Ĉe Antonio Ligabue, familiare konata kiel la freneza artisto de Gualtieri, arto kaj vivo estas forte kunligitaj, kaj ĉilasta trovis elaĉeton ĝuste danke al arto, kiu ebligis al li doni sencon al sia malfeliĉa ekzistado.

La aranĝo de la ekspozicio, projektita de arkitekto Alessandra Panzini, elstarigas la plursensan aliĝon al la ekspoziciataj verkoj, laŭ spirito kaj celoj de Muzeo Homero, inter la malmultaj specialigitaj je monda nivelo sur la kampo de palpsenta ĝuado de arto kaj jam organizinta gravajn ekspoziciojn.
Unuafoje la publiko povos aprezi la skulptaĵojn de Ligabue ne nur per la vida kanalo, sed ankaŭ per palpsenta observado kaj per aŭdaj kaj flaraj sugestioj.
Pliriĉigos la rakonton en la ekspozicio ankaŭ la instruaj video-filmoj reĝisoritaj de Raffaele Andreassi kaj afable disponigitaj de la Fondaĵo Museo Antonio Ligabue de Gualtieri, "Antonio Ligabue pentristo” (1965, produktoro Carlo Ponti) kaj "La spegulo, la tigro kaj la ebenaĵo" (1960, produktoro Achille Filo).

La katalogo, eldonita de De Luca Editori d'Arte, enhavas bildojn de la verkoj, tekstojn de Marzio Dall'Acqua, Mario De Micheli, Aldo Grassini, Patrizia Lodi, Nicola Micieli, Sergio Negri, Antonello Rubini kaj biografian noton pri la artisto.

Kun patronado de Regiono Markio kaj Komunumo Ankono.
Kunlabore kun TACTUS - Centro de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero por nuntempaj artoj, plursenseco kaj interkultureco, Opera Società cooperativa, Associazione per il Museo Tattile Statale Omero ONLUS, Servizio Civile Nazionale, La Mole Ancona.

INIZIATOJ
23-an kaj 24-an de Junio h. 17: Senpaga gvidata vizito
29-an de Majo h. 18,30: Senpaga gvidata vizito
25-an de Aprilo h. 17: Senpaga gvidata vizito
28-an de Aprilo h. 17: Prezento de la katalogo kaj Senpaga gvidata vizito
1-an de Majo h. 11 kaj h. 17: Senpagaj gvidataj vizitoj
1-an kaj 4-an de Majo: senpaga aktivado por infanoj

INFORMOJ

Vizithoroj: de mardo ĝis sabato h. 16 - 19; dimanĉe kaj festotage h. 10 - 13 kaj 16 - 19. Lastaj eniroj: matene h. 12.30, posttagmeze h. 18.30.

Enirkosto:
Plena: 7,00 eŭrojn
Rabatita: 5,00 eŭrojn
Pli-ol-65-jaruloj, 19-25-jaruloj, Coop Alleanza 3.0, Selecard, FAI, Italia nostra, Touring Club, University Card Comune Ancona Univpm, posedantoj de enirbileto Mostra Henry Cartier Bresson, Arci, Biblioteca Benincasa Ancona, Igers Italia.
Senpaga: lernantaroj, handikapuloj kaj ties akompanantoj, 0-18-jaruloj,
profesiaj turismaj ĉiĉeronoj, akredititaj ĵurnalistoj, ICOM-membroj.

Antaŭmenditaj gvidataj vizitoj
Grupoj (minimume 10-homaj): rabatita enirkosto + gvidata vizito = 8,50 eŭrojn
Lernejoj: senpaga eniro por lernantoj kaj akompanaj docentoj; gvidata vizito: 3,50 eŭrojn ĉiu lernanto.
Handikapuloj kaj ties akompanantoj, 0-4-jaruloj: senpagaj eniro kaj gvidata vizito.

Museo Tattile Statale Omero
Mole Vanvitelliana
Banchina Giovanni da Chio 28 - 60121 ANCONA
tel. 071 2811935
retpoŝto: info@museoomero.it
museoomero Facebook, Twitter, Instagram, Youtube, Google