Lignaj estaĵoj, ekspozicio de la skulptisto Loreno Sguanci

Loreno Sguanci laboranta Sabaton la 14an de Julio 2007 ĉe Muzeo Pietraia dei Poeti en kvartalo Barattelle San Benedetto del Tronto, okazos, je la 18a horo, la inaŭguro de la ekspozicio  ''Lignaj estaĵoj'' de la internacie fama skulptisto Loreno Sguanci. En la aranĝo, realigita kunlabore kun la Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero en Ancona kaj la Itala Blindul-Unuiĝo, estos ekspoziciitaj dudeko da verkoj el la lastaj dudek jaroj, totemformaj lignaj skulptaĵoj starigitaj laŭ irvojo de la Muzeo alirebla ankaŭ por blinduloj kaj malfortevidantoj. Dum la aranĝo elpaŝos Matteo Giardini, kiu deklamos eltiraĵojn el Purgatorio de Dante. La ekspozicio estos malfermita ĝis la 31a de Aŭgusto ĉiutage en la horoj 18a-23a.

Utilaj ligoj: