Palpsenta ekspozicio: “Augusto càpite velato (kapvualita Aŭgusto)”

Hands touching the sculpture

Inaŭguro sabaton la 29an de Septembro 2007, je la horo 17,30.
Museo Tattile Statale Omero.
La ekspozicio daŭros ĝis la 31a de Septembro 2008.

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj la Intendanto por la Arkeologiaj Riĉaĵoj de Markio, kunlabore kun Effetto Luce Recanati, organizas la ekspozicion Augusto capite velato t.e. la unua romia imperiestro skulptita kun la kapo vualkovrita.

Skulptaĵo eksterordinara pro la teknika lerteco kaj la stila rafiniteco de ĝia prilaboro.
Simbolo de la grandiozeco de la romia imperio, kiu, bedaŭrinde, post la tertremo de 1972, ne povis ĝis nun esti daŭre ekspoziciata ĉe la Nacia Arkeologia Muzeo de Markio, kaj kiu retrovas nun la decan elstarecon kaj la eblon esti admirata fare de la publiko.
Kaj tiun mirindan vizaĝon, skulptitan en la blankego de l’ marmoro, ĝuos ne nur la okuloj, sed ankaŭ la manoj de la nevidantoj kaj de la tuta publiko, kiuj povos traesplori la verkon por gustumi kun emocio la memoron de la tempo, la lingvaĵon de la materio kaj la perfektecon de la formo.

Unika evento, substrekanta la konstantan strebadon de Muzeo Homero por igi ĝueblaj la artajn verkojn, inkluzive la originalajn; evento, kiun ankoraŭ plian fojon ebligis la Intendanto por la Arkeologiaj Riĉaĵoj de Markio, ĉiam proksima al nia batalo por enradikigi kaj disvastigi senbarilan kulturon.

La verko, elfosita en 1863 apud Palazzo Ferretti en Ankono, estas rimarkinda atestaĵo de la frua imperia epoko. Temas pri portreto de Cezaro Aŭgusto Oktaviano (63 a.K. – 14 p.K.) en la tipa vesto de la Ĉefpontifiko, la plej alta romia religia ofico, kaj kiu plejverŝajne estis starigita en la urba forumo. Ekestas plej senpera komparo kun la statuo de Aŭgusto Ĉefpontifiko elfosita en Strato Labicana, en Romo.
La valora prilaboro kaj la kvalito de la materialo de la portreto el Ankono faras el ĝi tre ege interesan objekton. La stilaj karakterizoj ebligas atribui ĝin al la lastaj jaroj de la Aŭgusta regado (komenco de la I jc p.K.).

Skulptaĵo arte kaj historie tre elstara, atestaĵo de tiu romia epoko, en kiu estis formiĝanta la eŭropa identeco, por dece celebri la Eŭropan Tagon de Artriĉaĵoj Jaro 2007.

Informoj pri la ekspozicio:
Museo Tattile Statale Omero (Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero);
De mardo ĝis Sabato 9-13 / 15-19;
Dimanĉe 16-19.30;
Fermita la 25an kaj 31an de decembro, kaj la 1a de Majo .

Ekspoziciaranĝo:
Massimo Di Matteo.

Organiza sekretariejo:
Museo Tattile Statale Omero:
Manuela Alessandrini Cristiana Carlini;
Intendanto por Arkeologiaj Riĉaĵoj de Markio:
Nicoletta Frapiccini.

Didaktika agado:
Okaze de la ekspozicio estos aranĝitaj specifaj laborejoj.
por pliaj informoj kaj mendoj:
Telephone: 071.28 11 93 5.
Kosto de laborejo eŭroj 2.40 por ĉiu lernanto;
Kosto de gvidata vizito eŭroj 1.20 por ĉiu lernanto;
Senpaga por handikapitoj kaj iliaj akompanantoj.

Museo Tattile Statale Omero
Via Tiziano 50, 60125 Ancona.
telephone 071.28 11 93 5 fakso 071.28 18 35 8
Email info@museoomero.it .

Gazetara Oficejo:
Gabriella Papini Economia & Cultura
071.20 06 48 - 20 79 603