Kolekto Dezajno

sala espositiva

Ekde la 19-a de Decembro 2021 Malfermiĝas por la publiko nova sekcio de nia Muzeo dediĉita al Dezajno.

La sekcio entenas tridek du objektojn reprezentajn de la historio de la itala dezajno, kiuj, ekde la Sesdekaj jaroj, estis premiitaj aŭ menciitaj de la Compasso d'Oro (Ora Cirkelo). Objektoj postulantaj palpadon, aŭskultadon, manipuladon en vizitvojo ordiganta ilin laŭ temoj: vojaĝi, loĝi, kuiri, labori, ludi.

La filozofio

La penso kiu fundamentas ĝian kreadon estas tiu de Muzeo Homero: plursensa loko kie remalkovri, en maniero libera kaj interaktiva, la belecon de la objektoj kaj la talenton de tiuj, kiuj ilin elpensis kaj produktis.

La aranĝo

La prizorganto de la aranĝo, Fabio Fornasari: "La aĵoj parolas al ni per siaj lingvaĵoj kiuj ne estas nepre vidaj, kaj kiuj ankaŭ agas sur niaj emocioj.
Kiel arto, ankaŭ dezajno estas senĉesa esprlorado pri formo, enhavo kaj materio. Per ĉi tiu kolekto Muzeo Homero etendas sian manon sur elekton de tridek du objektoj, tridek du variaĵoj de dezajno".

La vizitanton akceptas granda terakota skulptaĵo de Paolo Annibali titolita "Frontono", elvokanta la interligon de la itala dezajno kun klasikeco. La vizitvojo disvolviĝas hufumforme, kun la etaj objektoj sur stablo kaj la grandaj sur ekspoziciaj insuloj, laŭ la diversaj temoj.

La aranĝo celas montron de la vojaĝo de la objektoj el la vendejoj al niaj hejmoj: la pakumo fariĝas scenara kaj rakonta elemento. Objektoj rakontantaj ke la historio de la itala dezajno estas rezulto de klarvido de la produktaj firmaoj kiuj kapablis akcepti ideojn de famaj dezajnistoj farante el ili erojn de nia ĉiutaga vivo.

De la kafujo Moka Bialetti al la radioaparato Kubo de Sappers & Zanuso produktita de Brionvega, de la seĝo Ghost de Philippe Starck produktita de Kartell al la tajpilo Valentine de Ettore Sottsass realigita de Olivetti, de la 16 bestoj de Enzo Mari de la firmao Danese al la Vespa Piaggio de Cotradino d'Ascanio.

Kompletigas la rakonton de la objektoj kaj de iliaj kreintoj ankaŭ la sonoj de la sondezajnisto Paolo Ferrario
kaj la vortoj de Chiara Alessi, dezajndocentino ĉe la Milana Politekniko.

La spaco "Ĉiuj for"

En la vizitvojo troviĝas ankaŭ la spaco "Ĉiuj for", loko de silento kaj studado, kie situas maketoj de la ekspoziciataj objektoj, manipuleblaj kaj primediteblaj en soleco; ĉambro plaĉa por ĉiuj, kaj aparte taŭga por homoj kun psikaj problemoj.

La songvida sistemo

Noviga songvida sistemo kun vibraj signaloj kaj aŭdaj informoj, instalita de CPU I-Tech, ebligos al nevidantoj memstare ĝui la kolekton.

Informoj

La kolekto troviĝas ĉe la enirejo Mandracchio de Komplekso Vanvitelli.
Banchina Giovanni da Chio 28 - Ancona.

Horoj: Septembro - Junio: de mardo al dimanĉo 16:00 - 19:00; dimanĉe kaj festotage ankaŭ 10:00 - 13:00.
Julio kaj Aŭgusto: de mardo al dimanĉo 17:00 - 20:00; dimanĉe ankaŭ 10:00 - 13:00.
Fermite: lunde, 24 25 kaj 31 Decembro; 1-an de Januaro h. 16:00-19:00.

Enirprezo: 5 eŭroj.
Konsultu la faciligojn donatajn de la Ministerio pri Kulturo.
Antaŭmendo deviga.
Telefono kaj whatsapp: + 39 335 56 96 985
Retpoŝto: didattica@museoomero.it

Kirurgia masko devigaj.