Ekspozicio “Omaĝo al Vittorio Morelli”

Foto della scultura in gesso: Cristo Risorto, 1928 circa

de la 12a de Marto ĝis la 17a de Aprilo,
Komplekso Vanvitelli (Mole Vanvitelliana), Banchina di Chio, Ancona

La kontinueco de arto en la evoluado de skulptarto disvolviĝas ankaŭ tra "Omaĝo al Vittorio Morelli", la ekspozicio kiu, apud kaj kune kun "La memoro pri antikveco. D’après l’antique" estis inaŭgurita la 12an de Marto en Komplekso Vanvitelli. Kelkaj liaj gravaj kaj signifoplenaj verkoj aperas ankaŭ en tiu ekspozicio.

Vittorio Morelli naskiĝis en Ancona (1886-1968). Skulptisto de plastika edukado klasikisma, sed ankaŭ projektisto kaj arkitekto; personeco apartiĝema sed samtempe idealisme eferveska, li senlace laboris dum la tuta vivo, eĉ dum la dekjara servo de la patrujo kiel soldato kaj oficiro en la du mondmilitoj, en la riĉeco de la priformaj solvoj, ĉiame kaj ekskluzive fidela al sia intensa amo al arto.

Kunlaboranto de arkitekto Guido Cirilli sed ankaŭ de Cesare Bazzani, aktiva en multaj Markiaj urboj, li tiom multe amis ankonon, ke li nedisigeble kunligis sian daŭran kaj altvaloran agadon al la travivaĵoj de la materia kaj kultura rekonstruo de la urbo.

La ekspozicio, laŭ plano de Massimo Di Matteo, kun Scienca Komitato el Giuliano De Marinis, Roberto Farroni, kaj Aldo Grassini, prezentas maketojn, plastikajn verkojn kaj skulptaĵojn kaj volas omaĝi al artisto tre sindonema kaj grandtalenta, plurflanke ne komprenata aŭ ne plene konata.

Katalogo eldonita de Muzeo Omero enhavas tekstojn de Fabiola Brugiamolini, Massimo Di Matteo kaj Roberto Farroni.

El la katalogo omaĝo al Vittorio Morelli iniciatita de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero aparte feliĉigas min pro diversaj kialoj. Pro la decido okazigi ĝin kiel flankan eventon de la ekspozicio "La memoro pri antikveco. D’après l’antique" per kiu komenciĝas prestiĝa kunlaborado kun Muzeo Louvre, kaj pro tio, ke per la ekspozicio pri Morelli ni omaĝas aŭtentikan artiston, kies valoron ni devos ankoraŭ priesplori kaj primediti. Hodiaŭ, danke al la pasio de Massimo di Matteo, ni strebas restarigi la veron pri la verko de Vittorio Morelli, kiu certe meritas plian pristudadon, tiel ke evidentiĝu en sia tuta amplekso la kultura kaj civila ligilo inter la eklektikismo de la artisto kaj lia urbo.

Krome, mi dankeme konscias, ke la ekspozicio ebligas al ni rememorigi, per rekunigo de kelkaj fadenoj de la kultura teksaĵo de ŝi plektita, la neforgesitan Fabiola Brugiamolini pro ŝia elstara laboro en la pristudado kaj remalkovro de iuj artaj valoroj forgesitaj aŭ ne sufiĉe konataj aŭ ŝatataj.

Fabiola, kiel la unua, malkovris la grandegan valoron ene de la verkoj de Vittorio Morelli, kaj tial, sen retoriko, mi volas diri, ke ŝi plenvive ĉeestas n la ekspozicio, kiu, krom ŝuldata omaĝo al la artisto, reprezentas ankaŭ komunan senton per spuroj de arta mozaiko kaŝa kaj ideala, kiu ne devas esti forgesita.

Utilaj informoj

Horoj de vizitoj: ĉiutage inter 15.30 kaj 19.30 (laŭ interkonsento eblas ankaŭ matena malfermo por grupoj de lernantoj); dimanĉe inter 9.30 kaj 12.30 kaj inter 15.30 kaj 19.30; fermita lunde. Fermo: la 1an de Majo.

prezo: 2,00 plena; 1,50 lernantoj, grupoj (almenaŭ 10-homaj);
5,00 familia bileto; 1,00 lernantaroj; senpaga por handikapitoj kaj akompanantoj, infanoj ĝis 6-jaraj.
Gvidataj vizitoj laŭ interkonsento por minimume 10 homoj 1,00 aldone al la enirbileto.

Didaktikaj laboratorioj por lernejoj 1,50 por ĉiu lernanto aldone al la enirbileto; senpaga por instruistoj.

Por informoj: Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero, telefono 071.2811935, fakso 071.2818358, info@museoomero.it.