Varpoj el lignaĵoj de Loreno Sguanci

Evento, Loreno Sguanci

De la 23a de Aprilo ĝis la 26a de Junio.
Komplekso Vanvitelli (Mole Vanvitelliana), Banchina di Chio, Ancona.

La ekspozicio "Varpoj el lignaĵoj de Loreno Sguanci" aranĝita apud "La memoro pri antikveco. D’après l’antique" finas la serion de Komplekso Vanvitelli dediĉitan al skulptarta kontinueco en la arto.

El la kritika kontribuaĵo de Leo Strozzieri:
La esplorado farata de Loreno Sguanci ĉiam kun granda rigoro estas frukto de lia trasentado de la klasik-renesanca kulturo (utilas rememori, ke li naskiĝis en Florenco), kaj samtempe de malfermiĝo al nuntempeco, se atenti pri lia proksimeco aŭ, mi dirus, kunvivado kun iuj lingvaĵteorioj ligitaj al geometri abstraktismo aŭ eĉ al kineta arto. Sguanci apologiis pri geometrio kaj sekve pri eometria rigoro, el kiu rezultas signaj aroj kun ekstreme pura kunmeto.

Per utiligo de bosaĵoj li kapablas atingi feliĉajn klarobskurajn kombinojn emfazigitajn de mildaj koloraj aldonoj, kiuj starigas dialogon inter la diversaj surfacoj de la lignajxoj.

Fundamenta en la esplorado de la artisto estas la temo de lumo, pro kiu la ebenoj, skulptitaj laj modula aranĝo, amplifas la kinetismon, kiu estas legebla ankaŭ je palpsenta nivelo.

Pro tio, tre signifa estas do ĉi tiu ekspozicio aranĝita ĝuste de Muzeo Omero.

La hejmaj skulptaĵoj de Sguanci, kiuj kutime estas projektoj por monumentaj verkoj, jam ebligas al nevidantoj intuicion pri tiuj spacaj sugestioj naskitaj de dialektiko inter iluzio kaj realo kaj al li agnoskitaj de ĉiuj historiistoj okupiĝintaj pri liaj esploroj.

Pro lia ĉiama sentemo pri la temo de la urbomedia rekvalifikado, la monumentaj verkoj de Sguanci (oni pensu pri la fama Porta a Mare ĉe la marbordo en Pesaro) pli ol lokiĝi en la spaco kreas mem la spacon,
ne nur fizikan sed memoran: ili estas do signoj dialogantaj kun la ĉirkaŭanta urba medio kaj samtempe proponantaj sin kun sia valora riĉaĵo el historia memoro.

Biografio de Loreno Sguanci
Naskita en 1931 en Florenco, li loĝas en Pesaro ekde 1952. Diplomita ĉe la ŝtata arta instituto de sia naskiĝurbo, li komencis sian ekspozician agadon en la fruaj 60aj jaroj. Lia unua individua ekspozicio okazis en 1962 ĉe la galerio “obelisco” en Romo).
Ekde tiam li aktivas en la nacia panoramo per multnombraj individuaj ekspozicioj (sume pli ol 30 en la plej gravaj italaj urboj) kaj per partopreno en prestiĝaj aranĝoj kiel la ekspozicioj Kvarjara en Romo, Dujara de la Junuloj en Parizo, “Aktualaj Alternativoj” en L’Aquila, “Dujara de la Eta Bronzaĵo” en Padovo, “Volterra 73”, la Dujara en Gubbio, la Dujaraj de Religia Arto en Pescara, Celano kaj Fermo, la Premioj Michetti, Termoli, Penne, Avezzano. Rimarkinda ankaŭ lia ekspozicia agado eksterlande per partopreno en aranĝoj pri la itala skulptarto (Ĉikago, Tokio, Parizo, Beogrado, Kairo, Aleksandrio en Egiptujo).

Multaj estas la verkoj realigitaj por publikaj lokoj kaj kultejoj, kiel la konata “Porta a Mare” ĉe la marbordo en Pesaro, la “Granda Panelo” por la Doganeja Palaco en Ancona, la “Granda Skulptaĵo” por la monteto “Horice”, la “Monumento al Militpereintoj” en Cepagatti (PE), la “Monumento” en Fermignano (PS).

Lia eksperimentado utiligis en la tempo diversajn materialojn (ŝtono, metalo, plasto, argilo, kaj ĉefe ligno), ĉiam kun evidenta malfermiĝo al la avangarda kulturo, sed laŭ prilabora praktiko heredita de la ora tekniko de la  itala Renesanco.

Lia plastika esplorado baziĝas sur logika ordo, laŭ kiu la majstro strukturas siajn signarojn tute taŭgajn ankaŭ por palpsenta legado de la surfacoj de la verko, utiligantaj diskretajn kolorajn aldonojn, kiuj emfazigas luman kinetismon preskaŭ science rigoran.

La artisto ankaŭ iniciatis en la urbo Pesaro gravajn kulturajn eventojn sur la kampo de figuraj artoj, kiel la memorindaj ekspozicioj dediĉitaj al Cavellini, Dottori, Mirko, Franchina, Consagra kaj Vedova.

Ĉiuj plej gravaj arthistoriistoj verkis pri li, ekde la neforgesitaj Mario De Micheli kaj Fortunato Bellonzi, kaj poste Crispolti, Di Genova, Ginesi, Del Gobbo, Strozzieri.
Horoj de vizitoj: ĉiutage inter 15.30 kaj 19.30 (laŭ interkonsento eblas ankaŭ matena malfermo por grupoj de lernantoj); dimanĉe inter 9.30 kaj 12.30 kaj inter 15.30 kaj 19.30; fermita lunde, la 1an de Majo.

Merkredon la 4an de Majo malfermita matene kaj posttagmeze.
Kuna enirbileto kun la ekspozicio “La Memoro pri Antikveco. D'après l'Antique” eŭroj 2,00 plena; eŭroj 1,50 lernantoj, grupoj (almenaŭ 10-homaj); eŭroj 5,00 familia bileto; eŭroj 1,00 lernantaroj; senpaga por handikapitoj kaj akompanantoj, infanoj ĝis 6-jaraj. Gvidataj vizitoj laŭ interkonsento por minimume 10 homoj eŭroj 1,00 aldone al la enirbileto.

Didaktikaj laboratorioj por lernantaroj eŭroj 1,50 por ĉiu lernanto aldone al la enirbileto, senpaga por instruistoj.

Katalogo: editoro Leo Strozzieri; Prezo: eŭroj 5,00.
Por informoj: Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero, telefono 071.2811935, fakso 071.2818358, info@museoomero.it.