Ekspozicio “La Memoro pri antikveco. D’après l’Antique” el Muzeo Louvre

Nike di Samatrocia

De la antikvaj skulptartaj verkoj ĝis ties kopioj kaj imitaĵoj.
De la 12a de Marto ĝis la 26a de Junio, Konplekso Vanvitelli (Mole Vanvitelliana), Banchina di Chio, Ancona.

La elserĉado de antikveco estis ĉiam stimulo kaj motoro por la revekiĝo de beleco kaj kulturo; en Francio kaj Italio la komuna memoro pri revata antikveco igis arton kaj artistojn esplori kaj reinterpreti antikvecon, ĉerpante el ĝi inspiron.

La Memoro pri Antikveco. D'après l'Antique (40 verkoj, plejparte skulptaĵoj, dismetitaj laŭ fascina kaj malkutima ekspozicia vojo en la salonoj de Vanvitelli), ekirante de famaj verkoj de la helena-romia skulptarto, volas pruvi, ke antikveco estis ne nur absoluta kompara modelo por la artistoj, sed ankaŭ fonto de ĝuo por la publiko, kiu postulis ties disvastigon.

Apudmetante kelkajn el la ĉefverkoj troviĝantaj en Muzeo Louvre al aliaj verkoj el la kolekto de Muzeo Omero kaj de la Intendantejo pri arkeologiaj riĉaĵoj de la Regiono Markio, oni reliefigas manierojn kaj teknikojn, per kiuj oni kopiis, ĉizis, reproduktis, imitis, citis kaj disvastigis la ĉefverkojn de la antikveco, kaj kiel la rigardo de iliaj admirantoj transformis, fojfoje eĉ misformis ilin.

Estas ekspoziciitaj ne nur kopioj, sed ankaŭ muldaĵoj laŭ la originalo, kiuj rakontas la memoron kaj disvastiĝon de arto: de la Samotraca Venkantino al la Milosa Venuso en la diversaj reproduktaĵoj, de la bronza “Infano kun dorno”al la Marko Aŭrelio de Kapitolo (modelo por kapiteloj kaj statuoj), al la Gladiatoro Borghese giganta dinamika bildo de Agazio, kiu fariĝis plezurdona statueto fandita el bronzo far kolektantoj, aŭ modlita el argilo de Nicolas Coustou, skulptisto de Ludoviko XIV. La kapo de la Laokoono, apartigita de sia monumenta kunteksto, kaj la severa vizaĝo de la pseŭdo-Seneko fariĝas esprimmodeloj reellaboritaj de la skulptistoj de la deksepa jarcento.

La du muzeoj skulptarto estas la ununura artformo perceptebla pere de la palpsento kaj disponiganta al homoj kun vidhandikapo la eblecon de artĝuado. Aliflanke muldaĵoj estas laŭcele la bazo por edukado de artistoj kaj samtempe fonto de ĝuado por kolektantoj. La simbiozo skulptaĵo-muldaĵo fariĝas do la sola objektiva rimedo por disvastigo de arta kono inter nevidantoj.

La palpgalerio de Muzeo Louvre, la unua tiaspeca en franca muzeo, kaj Muzeo Omero, la unua kaj sola ŝtata palpsenta muzeo en Italio estis pioniroj sur la kampo de palpsenta interrilatigo kaj ankaŭ pere de la nuna ekspozicio volas emfazigi sian komunan projekton: igi la artajn trezorojn alireblaj al publiko kun vidaj handikapoj, samtempe disponigante por la tuta publiko aldonan kaj pli profundan komprenvojon.

Scienca Komitato:
Aranĝantoj de la ekspozicio estas Geneviève Bresc-Bautier kaj Cyrille Gouyette.
La Sciencan Komitaton konsistigas Geneviève Bresc-Bautier, Giuliano de Marinis, Massimo Di Matteo, Roberto Farroni, Cyrille Gouyette, Aldo Grassini.
La ekspozicion planis Muzeo Louvre el Parizo kaj la Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero el Ancona kunlabore kun la Intendanto pri Arkeologiaj Riĉaĵoj de Markio kaj la Politeknika Universitato de Markio, sub patroneco de la Ministerio pri Kulturaj Riĉaĵoj kaj Agado,de la Ministerio pri Instruado, Universitato kaj Sciencaj Esploroj, de la Regiono Markio, de la Provinco Ancona kaj de la Komunumo Ancona.

Arta kontinueco en la evoluo de skulptarto.
La aranĝo en Komplekso Vanvitelli ampleksas ankaŭ du ekspoziciojn de nuntempa arto.
Omaĝo al Vittorio Morelli (de la 12a de Marto ĝis la 17a de Aprilo) laŭplane de Massimo Di Matteo kaj Varpo el lignaĵoj (de la 23a de Aprilo ĝis la 26a de Junio) dediĉita al LorenoSguanci laŭplane de Leo Strozzieri, kun la celo evidentigi, pere de la evoluado de skulptarto, la kontinuecon de arta esplorado.

Plia ŝanco: kadre de la ekspozicioj la didaktikaj servoj de Muzeo Omero ofertas, de Aprilo ĝis Junio, renkontiĝojn kun fakuloj, interesajn rektajn spertojn kun laboratoria praktikado por la publiko kaj la lernantaroj.
Horoj de vizitoj: ĉiutage inter 15.30 kaj 19.30 (laŭpete eblas matena malfermo por grupoj de lernantoj); dimanĉe inter 9.30 kaj 12.30 kaj inter 15.30 kaj 19.30; fermita lunde kaj la 1an de Majo.

Merkredon la 4an de Majo malfermita matene kaj posttagmeze.
Enirprezo: eŭroj 2,00 plena; eŭroj 1,50 lernantoj, grupoj (minimume 10-homaj); eŭroj 5,00 familia bileto; eŭroj 1,00 lernejoj; senpaga por handikapitoj kaj akompanantoj, infanoj ĝis 6-jaraj.
Gvidataj vizitoj laŭ interkonsento por minimume 10 homoj eŭroj 1,00 aldone al la enirbileto.
Didaktikaj laboratorioj por lernantaroj eŭroj 1,50 por ĉiu lernanto aldone al la enirbileto. Senpaga por instruistoj.

Por informoj: Ŝtata Palpsenta Muzeo Omero, telefono 071.2811935,  fakso 071.2818358, info@museoomero.it