Verko: La ideo

Originala skulptaĵo

La ideo

Originala

Aŭtoro
Bruno Ceccobelli
Dato
2003
Periodo
Contemporaneo
Dimensioj
60 cm alta, 20 cm larĝa, 10 cm profunda
Materialo
marmoro, oniksa
Situo
Si apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Kiu ajn rigardas faras la verkon. Dio anticipe” Bruno Ceccobelli.

“La Ideo” estas skulptaĵo de Bruno Ceccobelli, alta proks. 60 centimetrojn, realigita el marmoro kaj pakistana onikso en 2003.

La skulptaĵo, blanknuanca, prezentas ŝultrojn kaj vizaĝon de juna virino kun longaj haroj suprenirantaj vertikale, desegnante kompaktan spiralon finiĝantan per ovo.
La vizaĝo, ovala kaj maldika, havas delikatajn trajtojn; la lipoj desegnas regulan buŝon, la vangoj estas altaj kaj firmaj, la okuloj estas malfermitaj kaj rigardas rekte antaŭen, sed sen iriso kaj pupilo. Fora rigardo kaj fikseco montrantaj la trancan, ekstazan staton, en kiu troviĝas la virino en la momento kiam ŝi ellaboras la ideon kaj spirite leviĝas, apartiĝante de la materia mondo.
Ĉefrolas en la verko la hararo, okupanta pli ol duono de la tuta skulptaĵo. La haroj supreniras alten, desegnante spiralain liniojn kaj formante fine konuson kompaktan kaj malmolan. La hartufojn altiras vivoforto, kiun simbole reprezentas la ovo, kiu ne povas ne pensigi nin pri la Retablo de Brera (aŭ Montefeltro) de Piero della Francesca.
Palpsente elstaras kontrasto inter onikso, aparte glata kaj glita ŝtono el kiu konsistas la vesto, altkoluma ĉemizo, kaj marmoro, pli malglata kvankam polurita, el kio konsistas la korpopartoj: kolo, vizaĝo kaj hararo.

La verkoj de Ceccobelli havas ofte fortan konceptan karakteron kaj ankaŭ la jena skulptaĵo inspiriĝas al stato de spirita leviĝo al kiu, laŭ la aŭtoro, la tuta arto devus celi. Li ĉerpas el la orienta filozofio, aparte el taoisma pensmaniero, konceptojn de harmonio, spirita esplorado, akordiĝo, interkompensiĝo de maloj, konceptoj kiuj ofte retroviĝas sub materia formo en liaj verkoj.