Verko: Davido de Michelangelo

Skulptaĵkopio

Davido de Michelangelo (copio el gipso)

Kopii

Dimensioj
150 cm-ojn alta; etdimensia kopio kun iuj liberaj interpretoj
Tekniko
muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Renesanca

Originala

Aŭtoro
Michelangelo Buonarroti
Dato
1501 - 1504
Periodo
Renesanco
Dimensioj
520 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Florenco, Galleria dell'AccademiaSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

“Kaj certe, kiu vidas la jenan, ne bezonos zorgi por vidi ajnan alian skulptan verkon faritan en nia aŭ en alia tempo de kiu ajn artisto…”, Giorgio Vasari – Le vite de’ più eccellenti architetti, pittori, et scultori italiani, da Cimabue insino a’ tempi nostri (Vivoj de la plej elstaraj italaj arkitektoj, pentristoj kaj skulptistoj de Cimabue ĝis nia tempo) (1568).

La verko aludita de Vasari estas la fama Davido de Mikelanĝelo. Laŭ komisio de la konsuloj de la gildo de lanistoj por la preĝejo Santa Maria del Fiore, li prilaboris ĝin senlace inter 1501 kaj 1504. Post konsultiĝo inter la plej grandaj artistoj troviĝantaj en Florenco, la verko estis starigita en 1504 fronte al Palazzo della Signoria, vidalvide al Palazzo Vecchio, kiel simbolo de la respublikaj liberecoj.

Ĉe Muzeo Homero estas ekspoziciita kopio laŭ reduktita skalo, alta 150 cm, utila por oportuna palpsenta legado de la tuto; proksime troviĝas realdimensia kopio de la sola kapo, ebliganta kompreni la majestecon de la originalo.
Mikelanĝelo prezentas la biblian heroon kiel junan plenfortan atleton pretigantan sin por la lukto, antaŭ ol ĵeti la ŝtonon kontraŭ la giganto Goljato.
La nuda, staranta Davido, estas skulptita en pozo kiu, memorigante pri la klasika skulptarto, baziĝas sur iksoforma, kiasma strukturo. La kruroj estas iom apartigitaj, la dekstra staras vertikale kaj subtenas la korpan pezon, dum la maldekstra, fleksita, paŝas antaŭen. La dekstra brako pendas laŭ la flanko, dum la maldekstra, iom antaŭenigita, estas fleksita al la koncerna ŝultro kaj tenas per la mano la ligilojn de la ŝtonĵetilo. La alia ekstremaĵo de la armilo, ledbendo pasanta malantaŭ la dorso de Davido, estas tenata de la dekstra mano, kie Davido kaŝas la ŝtonon, per kiu li pretiĝas frapi Goljaton. La kapo, kun haroj densaj kaj krispaj, estas turnita maldekstren, la okuloj malfermitaj, la rigardo fiksa kaj koncentrita, la brovoj sulkigitaj, kvazaŭ li pristudus la kontraŭulon antaŭ la ŝtonĵeto.

En la originalo, brilanta pro poluriteco, Mikelanĝelo tre atente figuris la detalojn montrantajn streĉon kaj energion de la junulo: ŝvelajn vejnojn, kontrahitajn muskolojn, sulkajn brovojn, larĝigitajn naztruojn. Davidon oni rekonas nur pro la ŝtonĵetilo kaj la ŝtono, dum mankas liaj tipaj ikonografiaj atributoj: la dehakita kapo de Goljato kaj la glavo.
La figuron de la adoleska paŝtisteto de la Malnova Testamento Mikelanĝelo transformis al potencmuskola heroo. Nudeco kaj fizika forto proksimigas la bildon de Davido al tiu de Herkulo, honorata en Florenco kiel simbolo de la civitanaj virtoj, kolero, prudento kaj Kuraĝo, superaj virtoj de la ĵus starigita Florenca respubliko, post la forpelo de Mediĉoj.
La Davido tamen celebras super ĉio la ĉefan idealon de Humanismo, la homan grandecon kaj dignon.

La kolosa Davido, alta pli ol 4 metrojn, estis skulptita el statumarmora monolito krudhakita kvardek jarojn antaŭe fare de Agostino di Duccio, kiu forlasis la gigantan marmoran blokon kun tiel fuŝaj ĉizaĵoj, ke dum multaj jaroj neniu skulptisto kuraĝis plu prilabori ĝin. Nur Mikelanĝelo sukcesis en entrepreno, kiu al ĉiuj ŝajnis neebla.