Verko: Ornama angulaĵo el sarkofago

Skulptaĵkopio

Ornama angulaĵo el sarkofago (muldaĵo el gipso)

Kopii

Dimensioj
40 cm-ojn alta
Tekniko
realdimensia muldaĵo
Materialo
alabastra gipso
Ejo
Helena kaj Romia

Originala

Dato
270 post Kristo
Periodo
Gotiko
Dimensioj
40 cm-ojn alta
Materialo
marmoro
Situo
Romo, Musei CapitoliniSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprieto: Arkivo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Description

En la helena-romia spaco de Muzeo Homero troviĝas gipsa kopio de fragmento, angulaĵo, el marmora sarkofago de 270 p.K. konservata en Musei Capitolini. La kopio el realdimensia muldaĵo altas ĉ. 40 cm kaj montras la maldekstron de leona kapo kun malfermegita faŭko kaj taŭzita kolhararo. La skulptisto multe emfazis la faldojn formiĝantajn sur la nazo kaj inter la okuloj dum la besto blekas, faldojn klare percepteblajn ankaŭ palpe.

Flanke, sinapoge al la densa kolhararo, staras virina figuro, de kiu percepteblas la dekstra profilo de vizaĝo kaj busto. La knabino havas vizaĝon suprenturnitan, hararon aranĝitan malantaŭ la kapo kaj surhavas ĥitonon, tunikon kiu lasas nekovrita brakon fleksitan sur la ventro.
La bildo ŝajnas ligiĝi al la tradicia klasika ikonografio: leono, reĝo de la bestoj, simbolo de forto, en la antikveco ofte akompanas paganajn diinojn.

Laŭkolore Originalo kaj kopio proksimas al blanko; palpsente impresas la kontrasto inter la glataj kaj la movodonaj partoj de la fragmento.

En la romia epoko oni ofte uzis sarkofagojn, ŝtonajn aŭ marmorajn, precipe ekde la imperiestro Adriano (de 100 p.K.) kaj ĝis la kristana epoko.
La ornamaĵoj estas ordinare festonoj kaj maskoj akompanantaj reliefojn de scenoj militaj aŭ el la ĉiutaga vivo, sed oftas ankaŭ motivoj ligitaj al la muzoj kaj mitologiaj scenoj.
La fragmento ekspoziciita ĉe Muzeo Homero apartenis verŝajne al “kuva” sarkofago kun formo simila al renversita trapezo. Sur tiaj sarkofagoj leonbildo estis sufiĉe ofta. Ilia formo devenis de la kuvoj por la fermentado de vino, kiun oni spilis el la leonbuŝoj.