Verko: Baziliko Santa Maria del Fiore

Arkitektura maketo

Baziliko Santa Maria del Fiore

Modello architettonico

Dimensioj
28 cm-ojn alta, 38 cm-ojn longa
Tekniko
cizelado, kunmeto
Materialo
ligno
Ejo
Mezepoka kaj dekkvinajarcenta

Originala

Aŭtoro
Arnolfo di Cambio, 1240 – 1302
Dato
1296 - 1436
Periodo
Gotiko
Dimensioj
153 metroj longa, 38 metroj larĝa
Situo
FlorencoSi apre in una nuova finestra

Foto: Maurizio Bolognini. Proprietà: Archivio Museo Tattile Statale Omero.

Description

“Kaj en la tuta kristana mondo ne troviĝas moderna konstruaĵo pli ornamita ol tiu, ĉar en ties fasado kaj en la sonorilturo estas multaj statuoj faritaj de elstaraj majstroj”, Giorgio Vasari.

La tute ligna volumena maketo alta 28 cm kaj longa 38 cm prezentas la bazilikon Santa Maria del Fiore en Florenco. Senigite de detaloj kaj dekoracio, ĝi ebligas palpsentan percepton de strukturo kaj ĝeneralaj volumenoj de la konstruaĵo, tiel faciligante komprenon de formo de la tuto.

La fasado dividiĝas vertikale en tri partojn de malsama alteco, respondaj al la tri navoj. La centra, kronita de dekliva tegmento, estas pli alta ol la du flankaj, male horizontale kronitaj. Maldekstre de la fasado, sed aparte de la preĝejo, leviĝas la majestas sonorilturo realigita de Giotto,
alta kaj kompakta turo kun kvadrata bazo.

Palpe esplorante laŭlonge la tri navojn, oni atingas la ĉefverkon projektitan de Filippo Brunelleschi,la faman granddimensian kupolon starantan sur okangula tamburo ornamita per rondaj fenestroj. Ok nervuroj dividas ĝin en sektorojn nomitajn veloj, ĉe kies supro staras la konusa lanterno kronita per globo. Ĉirkaŭ la bazo de la kupolo videblas tri grandaj kupolkronitaj absidoj.

La bazilikon Santa Maria del Fiore projektis Arnolfo di Cambio kaj oni konstruis ĝin ekde 1294 sur la restaĵoj de antaŭa ruiniĝinta prakristana baziliko dediĉita al Sankta Reparata,  ne sufiĉe granda por akcepti la urban loĝantaron. Multaj artistoj kaj arkitektoj sekvis unu la alian inter la morto de Arnolfo di Cambio en 1302 kaj la kompletigo de la konstruaĵo en 1471 kiam oni starigis supre la lanternon.
Tamen la nunan aspekton oni atingis nur en la deknaŭa jarcento, kiam Emilio De Fabbris kaj liaj kunlaborantoj realigis la fasadon, de 1871 ĝis 1884, kun la volo reprodukti la florencan dekoracian stilon de la dekkvara jarcento.
Pri la dediĉo al Santa Maria del Fiore oni decidis dum la konstruado, en 1412, aludante al floro kiel simbolo de la enkarniĝo de Kristo kaj memorigo pri lilio, insigno de Florenco.
Ĝi, katedralo de la urbo, estas hodiaŭ unu el la plej grandaj italaj preĝejoj, ĉefverko de itala gotiko kaj simbolo de la historia centro de Florenco, deklarita de Unesko, en 1982, heredaĵo de la homaro.