Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Voĉo, spegulo de l’animo

De la 17-a de Februaro ĝis la 24-a de Marto 2021

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kunlabore kun Amikoj de Liriko “Franco Corelli” de ankono, organizas ciklon de interretaj prelegoj titolitan “Voĉo, spegulo de l’animo”.

La voĉo, ilo kiu donas formon al niaj pensoj, esprimas ideojn, sentojn, emociojn. La voĉo, spegulo de l’ animo, kiu tra fleksioj kaj kadencoj rakontas nian personecon.

Tra la pripensoj de fakuloj kaj artistoj ni malkovros la deklinaciojn kaj la rolon, kiujn voĉo alprenas en la artoj: teatro, voĉa muziko, opero, dublado.
En Februaro kaj Marto 2021, de la 18-a horo ĝis la 19.30 sur la reta platformo Zoom de Muzeo Homero.

Vi povos partopreni kaj interveni en la renkontiĝoj. Registriĝo estas senpaga sed nombre limigita: anoncu vin ĉe la retadreso conferenze@museoomero.it aŭ spektu la realtempan elsendon de la programo sur la YouTube-paĝo de Muzeo Homero.

Kalendaro

  • Merkredon la 17-an de Februaro
    La voce specchio del tempo
    (Voĉo, spegulo de l’ tempo)
    Roberto Morpurgo, verkisto. Teatra aŭtoro kaj reĝisoro, kunlaboras kun la radio de itallingva Svisujo. 
  • Merkredon la 24-an de Februaro
    Cantami o divo – La Storia si mette all’opera
    (Al mi kantu, ĉielulo – Operoj en la historio)
    Alberto Mattioli, verkisto, muzika kritikisto de La Stampa de Torino.
  • Merkredon la 3-an de Marto
    Melo-Dramma: Quando il Canto si fa Teatro
    (Melo-Dramo: Kiam Kanto fariĝas Teatro)
    Piero Mioli, verkisto, docento pri muzikhistorio ĉe la Konservatorio de Bolonjo.
  • Mardon la 9-an de Marto
    “Da Tiranno ad Amante”. Le voci maschili nel melodramma.
    (“De Tirano al Amanto”. La viraj voĉoj en la melodramo.)
    Gabriele Cesaretti, docento pri beletro, verkisto kaj publicisto, kunlaboras kun multaj naciaj gazetoj.
  • Merkredon la 24-an de Marto
    La voce è la tua impronta digitale- Il teatro. Il doppiaggio. La vita
    (Voĉo estas via fingra premsigno – Teatro. Dublado. Vivo.)
    Luca Violini, aktoro kaj dublisto. Fondinto de Quellicheconlavoce (Tiujkiujpervoĉo).
  • Merkredon la 7-an de Aprilo (dato postŝovita de la 17-a de Marto)
    “Al Tuo Perpetuo Canto”. Le voci femminili nel melodramma. (“Je via senfina kanto”. La virinaj voĉoj en la melodramo.)
    Cristiano Veroli, muzikologo. Konstante kunlaboras kun la Fondaĵo de la Regiona Orkestro de Markio.
  • Ĵaŭdon la 8-an de Aprilo
    Renkontiĝo por festi la centjariĝon de Franco Corelli
    Fabio Brisighelli, muzikkritikisto pritraktos

Remalfermo la 1-an de Februaro 2021

Estas ĉiam iu “unua fojo”!

La Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero malfermiĝos por la publiko morgaŭ unuafoje en 2021 kaj unuafoje en lundo.

Ŝanĝiĝis fakte horoj kaj tagoj de malfermiĝo pro la konataj COVID-limigoj kaj, estante Markio flava regiono, ni povas akcepti vin en labortagoj, sedestos fermitaj en festotagoj.

Jen niaj laborhoroj: de lundo ĝis vendredo de la 16.00 ĝis la 19.00 horo.
Sabate kaj dimanĉe: fermite.

Plia novaĵo: nepre necesas antaŭmendo.
Telefonu aŭ sendu whatsapp al 335 56 96 985 de lundo al vendredo inter la 9.00 kaj la 13.00 kaj en malfermaj horoj.

La nombro de vizitantoj estos limigita al po 10 en ĉiu ĉambro.
Ĉe la eniro ni mezuros vian temperaturon kaj vi devos plenigi mematestan folion;poste ni liveros al vi gantojn por unufoja uzo por ke vi povu plene ĝui la viziton palpesplorante la verkojn.
Vi devos kompreneble alveni kun propra ŝirmomasko; dum la tuta vizito vi devos surhavi ĝin kaj resti je dumetra distanco de nefamilianoj.
Bonŝance niaj ejoj estas vastaj kaj aerŝanĝo estas konstanta.

Vi trovos ankaŭ la ekspozicion “Tio, kio devis okazi” de Giovanni Gaggia.

Palpi arton en radio: dua aranĝo 2021

Ni pretas restarti tra etero!

Post la unua sperto de pasinta printempo, rekomenciĝas elsendoj dediĉitaj al arto ĉe Slash Radio Web, la oficiala radio de la Itala Unuiĝo de Blinduloj kaj Malfortevidantoj.
Dek estos la elsendoj de la programo “Palpi arton en radio” prizorgataj de la stabo de Muzeo Homero kaj gvidataj de la ĵurnalistino Chiara Gargioli.
Celo estas konigi la artistojn de la muzea kolekto en maniero neformala kaj plaĉa, dediĉante apartan atenton al la priskribo de la verkoj,
tiel ke la komunikado estu plejeble riĉiga.

Rendevuo ĉiun ĵaŭdon ekde la 4-an de Februaro ĝis la 8-a de Aprilo 2021 je la 15.20 ĝis la 16-a horo.

Datoj de la elsendoj

  • 4-an de Februaro: Giuliano Vangi dialogas kun Aldo Grassini.
  • 11-an de Februaro: Diaĵoj neniam eksmodiĝas, zorge de Alessia Varricchio.
  • 18-an de Februaro: Dinamika streĉo. Monica Bernacchia intervjuas la skulptistinon Tiziana Felicioni.
  • 25-an de Februaro: Walter Valentini – Surfacoj kaj desegnoj. Zorge de Andrea Socrati.
  • 4-an de Marto: Pri Pietro Consagra. Annalisa Trasatti intervjuas Mercedes Autieri.
  • 11-an de Marto: Felice Tagliaferri dialogas kun Aldo Grassini.
  • 18-an de Marto: Alik Cavaliere – Homo estas naturo. Monica Bernacchia intervjuas Fania Cavaliere.
  • 25-an de Marto: Fondaĵo Arnaldo Pomodoro rakontas sin. Andrea Socrati dialogas kun Carlotta Montebello.
  • 1-an de Aprilo: Bruno Ceccobelli dialogas kun Annalisa Trasatti.
  • 8-an de Aprilo: Ruĝa fadeno inter Oriento kaj Okcidento. Zorge de Alessia Varricchio.