Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Koncerto ĉirkaŭ Beethoven

Internacia tago de handikapuloj
3-a de Decembro 2020, 18-a horo

La koncerto “Ĉirkaŭ Beethoven” rekonstruas la vienan medion ĉirkaŭ la dolora okazo de perdo de aŭdpovo De Ludwig van Beethoven, al kiu surdeco ne malebligis komponadon de la grandaj ĉefverkoj de sia matura aĝo.

Ĉeestas la aŭtoroj kiuj rolis en la formiĝo de la komponisto – Salieri, Mozart, Haydn – kaj liaj samtempuloj – Rossini, Schubert, Weber. Protagonistoj estos solistoj de la Akademio de Lirika Arto el Osimo, kun la pianisto Alessandro Benigni.

La koncerto okazos sen publiko en la sidejo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo de Ankono Kaj estos realtempe elsendita sur la Facebook-platformo de Osimoweb.

La koncerto estas ero de la evento-programo de la projekto “Oltre l’Ascolto – Esperienze di diversa abilità nella dimensione della musica” (Trans aŭskultado – spertoj de malsama lerteco en la muzika dimensio) iniciatita de Accademia d’Arte Lirica el Osimo, Lega Del Filo d’Oro kaj Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, kunlabore kun Conservatorio “G. Rossini” el Pesaro kaj Associazione “Ragazzi Oltre” el Ankono – kun kontribuo de Cariverona kaj patronado de la Regiona Garantianto por personaj rajtoj.

La venonta kongreso okazos la 12-an de Decembro, ĉiam je la 18-a horo, en Teatro La Nuova Fenice el Osimo.

La programoj sekvas la temon “Muziko kaj malsamaj lertecoj” kaj estas frukto de laborejoj de kunaj komponado kaj muzikado.

La projekto baziĝas sur la muzika – kaj do afekcia kaj esprima – rilato inter homoj kun malsamaj komunikaj kapabloj.

Diversfakaj muzikistoj (Komponistoj, instrumentistoj kaj kantistoj, el lernantoj kaj docentoj de konservatorio “G. Rossini” el Pesaro kaj de la Akademio el Osimo) praktikis muzikajn spertojn kun pacientoj de Lega del Filo d’Oro (institucio por surdblinduloj), kun handikapitaj muzikistoj, kun lernejaj studentoj, kun gastoj de maljunulaj ripozhejmoj, de kuraclokoj, de malliberejoj.

Diskonigaj videoj pri projekto “Oltre l’Ascolto” https://www.youtube.com/watch?v=zxC6rnle_TI

Nova retejo por Muzeo Homero. Modelo de alirebleco

Lundon la 23-an de Novembro je la 18-a horo realtempe sur la youtube-kanalo https://www.youtube.com/user/museotattileomero estos prezentata al la publiko la nova retejo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Konektate rete ĉeestos la teknikistoj kaj la personaro de Muzeo Homero engaĝitaj en la projekto kaj pluraj gastoj, inter kiuj la Nacia Prezidanto de UICI (la itala blindulunuiĝo) Mario Barbuto, la Direktoro de la Regiona Direkcio Markiaj Muzeoj – Mibact, Luigi Gallo, Elisabetta Borgia kaj Gabriella Cetorelli por Mibact, la Prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio Luigi Fraccaroli kaj aliaj aŭtoritatoj, por saluto.

La nova institucia retejo konformiĝas al la filozofio de Muzeo Homero, kiu faras el alirebleco la centron de siaj pripensoj kaj spertoj.

Alirebleco realigata kiel simpla kaj intuicia enirvojo al la enhavo, por ĉiuj, sendepende de la uzataj rimedoj. Tio eblas danke al logika aranĝo de la enhavo, al komprenebla lingvaĵo kaj al evoluigo de la retejo skrupule respektanta antaŭ ĉio la bezonojn de nevidantoj.

La emeritiĝonta retejo, datita 2004, estis realigita jam priatentante la internaciajn teknikajn rekomendojn pri alirebleco, samtempe klopodante enkonduki pliajn novaĵojn kiel la pertelefonan krozadon per senpaga numero kaj la version por malfortevidantoj kun elekteblaj drastaj kolorkontrastoj kaj pligrandigitaj tekstoj.
Pro teknikaj kaj informadikaj novaĵoj de la lastaj jaroj kelkaj aranĝoj iĝis parte superfluaj kaj aliaj graviĝis, kiel la ebleco ke en la retejon oni povu krozadi per poŝaparatoj.

La nova retejo estos trakrozebla ĉu per hejmaj komputiloj ĉu per porteblaj aparatoj (platkomputiloj kaj t.n. lertaj poŝtelefonoj) pro tio, ke ĝi estas realigita laŭ la “responsive design” – tekniko. Tiu tekniko, aplikita konforme al la strategioj por alirebleco donas rimarkindajn avantaĝojn ankaŭ por nevidantoj kaj malfortevidantoj utiligantaj helpajn teknikaĵojn kiel voĉsintezilojn, video-pligrandigilojn kaj brajlajn ekranojn.

La retejon teknike realigis du spertuloj pri ret-alirebleco, Fabrizio Caccavello kaj Roberto Scano, kiuj strikte kunlaboris kun la Komunika Fako de Muzeo Homero, t.e. Monica Bernacchia, Alessia Varricchio kaj Damiano Boriani.

La nova retejo, kun tradukoj en la angla kaj en Esperanto, konformiĝas al ĉiuj lastaj gvidlinioj de la Ministerio por la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivadoj, al la internaciaj normoj kaj al la nacia normaro pri alirebleco. Ĝi estas frukto de la laboro farita de la tuta muzea teamo dum la pandemia krizo, kiu naskis novajn manierojn de kolektiva ĝuado de kulturo.

Esti en la reto kun nova vestaĵo ebligos la kreon de fekunda grundo por nia reveno kaj estos startejo por novaj ciferecaj eksperimentadoj.

Ni invitas vin konektiĝi la 23-an de Novembro 2020 je la 18-a Sur nia paĝo youtube https://www.youtube.com/user/museotattileomero.

Ni estas malfermitaj interrete!

La mondo de arto estas ĉiam malfermita en via hejmo!

Ĉi-paĝe ni kolektis la lastajn ciferecajn rimedojn (itallingvajn) produktitajn de nia teamo. Por ke vi restu en kontakto kun ni, kvankam de malproksime.
La jena estis krea defio por Muzeo Homero, kutimiĝinta al fizika kontakto kun artverkoj kaj al alirebleco, defio venkita partoprenante en la kampanjoj iniciatitaj de la Ministerio por la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivadoj.

La frukto de tiu laboro daŭre evoluas kaj pliriĉiĝas en la tempo,por esti laŭvole ĝuebla kiam ajn de la publiko.
Ĉi-sube kolekto de cifereca materialo je via dispono.

Por lerni kaj enprofundiĝi

  • La video-prelegoj “Uno zoom sull’arte” (Zomado sur arto).
    Disponeblaj sur nia Facebook-kanalo kun Cyrille Gouyette (Luvro), James Bradburne (Pinakoteko Brera) Christian Greco, (Egipta Muzeo) Tiziana Maffei (Reĝejo de Caserta) por rakonti arton kaj arkeologion kun plej elstaraj spertuloj.
  • La sonregistraĵoj de la serio “Toccare l’arte” alla Radio” “Palpi arton en radio” realigita kunlabore kun Slash Radio Web, kaj disponebla en la retejo de la Itala Unuiĝo de Nevidantoj kaj Malfortevidantoj. Kvardekminutaj lecionoj kaj intervjuoj al artistoj zorge de la teamo de Muzeo Homero Dediĉitaj al ĉiuj, kun aparta atento al la priskribo de la verkoj, cele al komunikado plene alirebla por ĉiuj.
  • Video-kontribuoj de la kunveno “Toccare la bellezza” (Palpi belecon) Maria Montessori Bruno Munari disponeblaj en nia kanalo youtube por pliprofundigi temojn. Ligitajn al du grandaj protagonistoj de la dudeka jarcento.

Por amuziĝi en la familio

El nia youtube-kanalo kelkaj videoj dediĉitaj al infanetoj

Art-laborejoj hejme

Animitaj legaĵoj por infanoj

Amuzo kunĝuenda kun amikoj

Artaj aperitiivoj – video-receptoj el nia youtube-kanalo

Muzikaj elektoj

Muzikaĵkolektoj sur la kanalo Spotify de Muzeo Homero.