Questo sito utilizza i cookie per fornire la migliore esperienza di navigazione possibile. Continuando a utilizzare questo sito senza modificare le impostazioni dei cookie o cliccando su "Accetta" permetti il loro utilizzo.

Chiudi

Al Roberto Farroni la Premio Rotondi – Savantoj de Arto – Sekcio Markio 2011

Roberto Farroni

Estos transdonita, sabaton la 4-an de Junio 2011, je la 16,00 en la belega kadro de la urba aŭditorio de Sassocorvaro Premio Rotondi 2011 aljuĝita ĉijare, inter aliaj, al la prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono, Roberto Farroni por la regiona sekcio. Temas pri prestiĝdona agnosko de la agado plenumita de la muzea strukturo en la pasinteco kaj nuntempe en la disvastigo de kulturo.

Premio Rotondi al savantoj de arto, titolita laŭ la forpasinta Superintendanto Pasquale Rotondi protagonisto en la savo de artverkoj dum la Dua Mondmilito, celas atentigi pri homoj elstarantaj en la arto savi arton.
Kvalifikita ĵurio aljuĝas ĉiujare Premion Rotondi laŭ kvar niveloj: regiona, nacia, eŭropa kaj tutmonda.

La speciala premio Markio ĉijare estas aljuĝita al Roberto Farroni Prezidanto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero en Ankono.

La ĵurio intencis premii, kune kun lia figuro, unu el la maloftaj muzeoj en la mondo kreitaj por promocii la integriĝon de vidhandikapitaj homoj, elektinte la palpsentan esploradon kiel ĉefan kanalon de kono.
Palpesplori vizaĝojn, korpojn, gestojn, mienojn, malkovri volumenojn kaj perspektivojn pere de siaj manoj: la Palpsenta Muzeo naskiĝis kun la celo plenigi tiun mankon en la panoramo de la kulturaj servoj por nevidantoj, sed ankaŭ por oferti novigan spacon, kie la arta perceptado pasas tra plursensaj sugestioj ekstervidaj.

Al Premio Rotondi ligiĝas ankau tuta serio de kulturaj eventoj, kiel la Festivalo de kultura turismo kaj de novaj teknologioj, kiu okazos la 6-an de Junio ĉe la Universitato de Urbino; en ĝi la Prezidanto de Muzeo Homero Roberto Farroni partoprenos kiel referanto.

26-an de Majo: ĉe la Muzeo la fermiĝo de la dujara projekto Esperanto

Tutti i bambini nella sala Rinascimento insieme a Daniela, Aldo e le maestre della scuola

Ĵaŭdon la 26-an de Majo 2011, horo 16.
Ankono, Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero.

Finiĝis per vizito al Muzeo Homero la dujara projekto “Esperanto”, en kiu aktivis La klaso kvina C de la Unuagrada lernejo “Domenico Savio” – Plurfaka Instituto “Grazie-Tavernelle” gvidata de la instruistino Marinella Giampieri kaj la tria elementa klaso de la Unuagrada lernejo “Don Milani” de Pesaro kun la instruistino Giuliana Giannangeli.

La fina renkontiĝo estis okazo por festi la fermiĝon de la projekto kaj por ke la kamaradoj el Pesaro malkovru muzeon specialan elpensitan de Aldo Grassini kaj Daniela Bottegoni, kiuj estis ankaŭ iliaj esperanto-instruistoj.

Nokto de Muzeoj 2011: Inaŭguro de la ekspozicio Omaĝo al Walter Valentini

Di-segno e Superficie, fireclay panels, Walter Valentini

14-a – 29-a de Majo 2011
Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.
Inaŭguro sabaton la 14-an de Majo je la 21,30.

Kunlabore kun la franca Ministerio de Kulturo kaj Komunikado kaj la Ministerio de la Kulturaj Riĉaĵoj kaj Aktivado.

Inaŭguro de la palpsenta ekspozicio dediĉita al Majstro Walter Valentini, kun kvin liaj originalaj verkoj ekspoziciataj ĉe Muzeo Homero en speciala salono ekipita per tiflopedagogiaj helpiloj.
Du el la verkoj, du belegaj plurkoloraj terakotoj titolitaj resp. “Di-segno” (bildo maldekstre) kaj “Superficie” (bildo dekstre), restos ĉi tie por pliriĉigi la nuntempartan kolekton kiel donaco de la artisto al Muzeo Homero.
En la sama salono oni ekspozicios ankaŭ dek verkojn de studentoj de Artaj Liceoj de Regiono Markio, kreitaj laŭ la esprimlingvaĵo de Majstro Walter Valentini.
La iniciato estas parto de la IV aranĝo de la projekto “Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj”, kies reklampersono estas la internacie famkonata ĉizisto, pentristo kaj skulptisto. Ĉeftemo de la ĉi-jara aranĝo de Nokto de Muzeoj estas la renkontiĝo kun aliuloj, rigardata kiel vojaĝo por malkovri ĉion, kio ŝajne ne kongruas kun “normalaj” parametroj de nia ĉiutaga sperto.
Malsameco, neaparteno al difinita kultura medio … sed “alia” estas ankaŭ la malluma flanko de nia plej kaŝita mio.
La ekspozicion oni inaŭguros sabaton la 14-an de Majo je la 21.30 per bufedo, aranĝoj kaj kreivaj laborejoj dediĉitaj al la temo vojaĝo kaj renkontiĝo, kie partoprenantoj povos realigi siajn personajn manlaborojn, sekvante la gramatikajn ritmojn de la aparta espprimlingvaĵo de Walter Valentini.
La aranĝo okazas kun la helpo de volontuloj de la Nacia Civila Servo. Oni rekomendas sin antaŭanonci.

15-an de Majo: De stelo al stelo … ĉielaj traiektorioj

Piccolo principe

Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, Ankono.
Dimanĉon la 15-an de Majo, je la 17,00.

Laborejo por familioj ĉe la ekspozicio Omaĝo al Walter Valentini.

Internacia Tago de Muzeoj 2011.

Kunlabore kun ICOM kaj kun la Kultura Servo de Regiono Markio.

Rendevuo je la 17.00 por malkovri en maniero aktiva kaj kreiva la pentriston, skulptiston kaj ĉiziston Walter Valentini.

Infanoj (de 5- ĝis 10-jaraj) kaj gepatroj povos esplori “stelojn, ĉielon kaj mezurojn” de Valentini kaj eklabori per lanfadenoj, ŝnuretoj, ŝnuroj, najletoj por difini proprajn ĉielajn trajektoriojn. La laboron gvidos la agantoj de Muzeo Homero helpate de volontuloj de la Nacia Civila Servo.

Informoj

Museo Tattile Statale Omero
strato Tiziano 50, Ancona.
Prezo: 6 eŭroj.
Senpaga por handikapuloj kaj iliaj akompanantoj.
Antaŭmendo deviga. Lokoj limigitaj.
Telefono 071 28 11 93 5.

7-an de Majo: Kunveno Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj

Philippe Daverio

Sabaton la 7-an de Majo 2011
Nova sidejo de Muzeo Homero ĉe Komplekso Vanvitelli, Kajo de Chio 28, Havena Areo, Ankono.

Partoprenas Philippe Daverio. Antaumalferma prezento de la verkoj donacitaj de majstro Valentini al Muzeo Homero.

Valorigi arton kaj artan esprimon kiel rimedojn por edukado kaj persona disvolviĝo De ĉiuj kaj aparte de homoj kun malavantaĝo pro psikofizika stato, pro deveno de aliaj kulturoj kaj pro socia kondiĉo; promocii pli profundan memkonscion kaj projektojn favorantajn aliron al kulturaj kaj muzeaj riĉaĵoj precipe por vidhandikapuloj, kaj favori ĉe junuloj la konon de la ĉefaj protagonistoj kaj diversaspektaj lingvaĵoj de nuntempa arto: jen laceloj de projekto “Arto Kune – kulturo kaj kulturoj sen bariloj” kaj jen la temoj de la samnoma kunveno.

En la unua sesio, titolita “Arto kaj integriĝo: ebla pedagogia modelo”, oni emfazos la gravecon de arta instruado kaj ĝian kapablon pliigi la kreemon, plurfacetan esprimivon, konfrontiĝon, sentemon. Estos sekve indikita pedagogia sinteno favoranta, pere de sinergia agado de la du ĉefroluloj sur la eduka scenejo, la lernejo kaj la muzeoj, la procezon de socia kaj kultura integriĝo de homoj kun specialaj bezonoj.

En la dua sesio, titolita “Respondi palpante. Palpsento kaj estetika emocio” oni konsideros la elsterordinarajn eblecojn, kiujn liveras aliro al arto bazita ne nur sur vidsento, sed sur ĉiuj niaj sensoj, el kiuj palpsento tute aparte montras sian kapablon mirinde riĉigi la estetikan dialogon kun artverko. Arto mem, aliflanke, ekde tiu, pri kiu teoriadis Filippo Tommaso Marinetti en sia Manifesto pri Palpsensismo, kies naŭdekjariĝo de la publikigo okazas ĉijare, stimulas la demandon pri sia palpebleco. Ĝi atentigas nin, ke plastikaj aŭ materiaj verkoj, kiel skribas Mikel Dufrenne, “apartenas al palpeblaĵoj: ili povas reveki en ni la deziron gustumi palpeblecon”.

Oni fine prezentos la verkojn speciale realigitajn de majstro Walter Valentini, reklampersono de la IV aranĝo Arto Kune, por la kolekto de nuntempa skulptarto de Muzeo Homero.

Referantoj: Roberto Farroni (Prezidanto de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero), Alfio Albani (Lerneja Gvidanto de Arta Liceo “Mannucci”), Nicola Quirico (Prezidanto de FADIS – Federacio de Asocioj de Docentoj por Lerneja Integriĝo), Andrea Socrati (Respondeculo pri Specialaj Projektoj de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero), Aldo Grassini (Fondinto de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kaj membro de ĝia Gvida Komitato), Philippe Daverio (Artkritikisto).

Programo

09.00 Registrado de partoprenantoj;
09.30 Salutoj de aŭtoritatuloj;

I sesio
Gvidas la diskuton Andrea Socrati.
10.00 Roberto Farroni, Muzeo Homero: modelo de inkludado;
10.10 Alfio Albani, arta instruado kaj integriĝo;
10.20 Nicola Quirico, inkluda lernejo: potencialo kaj krizopunktoj.
Paŭzo.

II sesio
Gvidas la diskuton Roberto Farroni.
10.50 Walter Valentini, prezento de la verkoj;
11.00 Andrea Socrati, palpebla arto: de Marinetti al Tagliaferri;
11.10 Aldo Grassini, palpsento kaj estetika emocio;
11.30 Philippe Daverio, dialogantaj sens-eblecoj;
12.30 Debato;
13.00 Konkludo.
Eniro libera. Antaŭmendoj fermitaj pro elĉerpiĝo de disponeblaj lokoj. Por informoj: info@museoomero.it aŭ didattica@museoomero.it.

Kiel atingi Komplekson Vanvitelli (Mole Vanvitelliana):

Per trajno:

Fervoja stacidomo Ancona. Marŝi proksimume 1 km al la urba centro. En loko Archi oni trovos Komplekson Vanvitelli ĉe sia maldekstro en la havena areo. Fervoja stacidomo Ancona Marittima (lokaj trajnoj). Marŝi al la doganejo kaj transiri ĝin. Komplekso Vanvitelli atingeblas per nur kvinminuta piedirado.

Per aŭtobuso:

De la fervoja stacidomo per linio 1 aŭ 1/4 elbusiĝante ĉe la kvara haltejo (Archi – antaŭ la trafiklumo). E la urbocentro, placo Cavour aŭ placo Roma, per linioj 1, 1/4, 22, 24, 42, 44 elbusiĝante apud Porta Pia.

Per aŭto:

Aŭtovojo A 14, eliro Ancona Nord: eniri la Ŝtatan Vojon 16 al Ancona kaj eliri ĉe Ancona Nord. Sekvi la indikojn al “Porto, Fiera, Mole Vanivitelliana (Ex Lazzaretto)”.
Aŭtovojo A 14, eliro Ancona Sud: eniri la Ŝtatan Vojon 16 kaj poste la “Asse Nord Sud” en direkto Ancona. Sekvi la indikojn al “Porto, Fiera, Mole Vanivitelliana (Ex Lazzaretto)”. Post la Foirejo, en la havena kvartalo “Zona Porto”, oni trovas maldekstre, bone videble, Komplekson Vanvitelli.
La enirejo estas atingebla, restante interne de la havena areo. Eblas parki la aŭton proksime (senpaga parkejo de “Fiera della Pesca”).