Formadaj kaj ĝisdatigaj kursoj

Prelegejo

La formadaj kaj ĝisdatigaj kursoj naskiĝas de la dekjara sperto de la Muzeo kaj utiligas kaj la diversajn kaj kvalifikitajn kapablojn agantajn en sia interno, kaj la plej signifajn agantajn en la medioj nacia kaj internacia.

Ekde la 20-a de Aŭgusto 2018 Muzeo Homero estas kvalifikita instanco por formado de docentoj laŭ la ministeria Direktivo 170/2016 de MIUR, fako por la eduka sistemo de instruado kaj formado, Ĝenerala Direkcio por la lerneja personaro.

Krom la historia nacia Kurso pri alirebleco de la kulturaj riĉaĵoj okazanta ĉiujare en sia sidejo, la Muzeo eksportas eksteren sian fakan scion.

Muzeo Homero estas partnero de la majstrokurso pri Accessibility to Media, Arts and Culture (AMAC) de la Universitato de Macerata, por kiu ĝi estas disvolviganta plurajn formigajn agadojn (2022 – 2023).

Prizorgas lekciojn por la majstrokurso pri “Ekonomio kaj Mastrumo de Turismo” de Universitato Ca’ Foscari de Venecio kaj por la Kurso de Supera Formigo “Muzea alirebleco, iloj kaj asistaj teknologioj” de la Universitato de Cassino kaj de Suda Latio.

Ĝi prizorgis projektadon kaj realigon de la kurso pri “Teknologio de Edukado” ĉe la Belarta Akademio Santa Giulia de Brescia (2019 – 2020).

El aliaj okazoj de specifa formigo ni memorigas tiujn por la Belarta Akademio de L’Aquila (2023), por Teatro Grande de Brescia kadre de Projekto Open (2022), por Universitato de Salento (2022), por la Arkeologia Parko de Koloseo (2018 – 2019), por la Asocio Italia Langobardorum (2018), por la Muzeo Opera del Duomo de Orvieto (2013).

Por informoj kaj kontaktoj info@museoomero.it.