Nacia kurso de formado pri alirebleco de la kulturaj riĉaĵoj

manoj tuŝantaj la Steleo de la kolomboj

Ekde 2004 Muzeo Homero organizas kaj prizorgas formadajn kursojn donantajn superrigardon pri la temoj de handikapo kaj de alirebleco de la kulturaj riĉaĵoj.

En la jaroj la Muzeo specialiĝis en la historia formada kurso pri alirebleco de la kulturaj riĉaĵoj, kiu donas al docentoj, muzeaj agantoj, edukistoj kaj kvalifikitaj ĉiĉeronoj altnivelan bazon por la kono de teknologioj, iloj, metodoj kaj spertoj naciaj kaj eksterlandaj koncerne alireblecon de la kulturaj riĉaĵoj, artan edukadon de nevidantoj, malfortevidantoj kaj surduloj, kaj de alirebla turismo.

Multaj la celoj, inter kiuj antaŭenigi la lernejan kaj socian integriĝon de vidhandikapuloj, disponigante al la agantoj de la koncernaj fakoj la necesajn konojn kaj rimedojn por igi alireblaj la muzeajn riĉaĵojn kaj realigi laŭcelan kaj signifoplenan edukadon al arto kaj estetiko.

Celoj

Tiukampe specifaj ankaŭ la celoj, al kiuj la kurso volas konduki la kursanojn, nome: ekkoni la manierojn, la helpilojn, la teknologiojn kaj la taŭgajn procedurojn por plibonigi alireblecon de la muzeaj riĉaĵoj; ekkoni la eblecojn, metodojn kaj helpilojn por arta kaj estetika edukado de vidhandikapuloj; eltrovi la teknologiojn kaj informadikajn ilojn por memstareco kaj lernado de nevidantoj.

En 2013 la jam dekjara formada kaj ĝisdatiga nacia kurso riĉiĝas per kvalifikita kaj noviga kontribuo al la temoj koncernantaj aliron al kulturo de aŭdhandikapuloj.

Partoj

La jara formada kurso konsistas el du partoj (okazantaj kutime ĵaŭde, vendrede kaj sabate). En ĉiu el ili alternas naciaj kaj alilandaj prelegantoj spertaj pri la fako de vidaj kaj aŭdaj handikapoj kaj alirebleco al la kulturaj riĉaĵoj, tiel donante ĝeneralan superrigardon pri la problemoj de muzea alirebleco.

La du unuaj tagoj estas dediĉitaj al la unua parto “Alirebleco de la muzeaj riĉaĵoj kaj arta kaj estetika edukado de vidhandikapuloj”, kun entuta daŭro de 15 horoj, dum la sabata mateno estas dediĉita al la dua parto “Kulturaj riĉaĵoj kaj turismo: kiel igi ilin alireblaj por surduloj” daŭro 4 horojn.

Prelegantoj

En la jaroj la kursanoj ĝuis la kontribuojn de kvalifikitaj prelegantoj, inter kiuj: Loretta Secchi de la Palpsenta Muzeo pri antikva kaj moderna Pentrarto Anteros de la blindulinstituto “F. Cavazza” de Bolonjo; Lucia Baracco, arkitekto, respondeculo pri la projekto Faciligita Legado de la Komunumo Venecio; Paolo De Cecco kaj Nicoletta Marconi de Lega del Filo d’Oro (institucio por surdblinduloj); Nicoletta Grassi de la Tiflodidaktika Centro de Pesaro, Aldo Grassini, Andrea Socrati kaj multaj muzeaj agantoj de Muzeo Homero;Michele Calascibetta, Patrizia De Socio kaj Rosanna Catozzo de la Regiona Lerneja Oficejo, Paolo Carini kaj Paolo Scarpellini, ambaŭ Ĝeneralaj Direktoroj de la Regiona Direkcio por la kulturaj riĉaĵoj kaj pejzaĝo de Markio, Mariagrazia Bellisario, Estrarano de la Ĝenerala Direkcio por pejzaĝo, belartoj, nuntempaj arkitekturo kaj arto – Servo V Nuntempaj arkitekturo kaj arto, MIBACT, Gianfranca Rainone de la Ĝenerala Direkcio por valorigo de la kulturaj riĉaĵoj – kunordiganto de la Centro por Edukaj Servoj de Muzeoj kaj Teritorio, MIBACT. Elisabetta Borgia de la Centro por Edukaj Servoj de Muzeoj kaj Teritorio, – Ĝenerala Direkcio Edukado kaj Esploro, – Servo I – Oficejo Studoj – MIBACT, Sandra Tucci de la Ĝenerala Direkcio Nuntempaj Arto kaj arkitekturo kaj Urbaj Periferioj – Servo I – Nuntempaj Arto kaj Arkitekturo – MIBACT, Gabriella Cetorelli, respondeculo de la Servo Specialaj Projektoj – MIBACT, Fabrizio Vescovo arkitekto, scienca kunordiganto De la Laborgrupo Psiko-sensaj kaj Kognaj Gvidlinioj de MiBACT, Rosella Bellesi arkitekto de la Muzea Centro de Markio; kaj Barbara Leporini (esprloristo Ĉe la Instituto de Scienco kaj Teknologioj de Informado de CNR de Pizo).

Ne mankis artistoj reprezentitaj per siaj verkoj en la kolekto, kiel Loreno Sguanci kaj Felice Tagliaferri.

Pri aŭdhandikapoj donis ĝsis nun siajn kontribuojn Carlo di Biase, arthistoriisto kaj membro dela observejo pri alirebleco ĉe la centra sidejo de Ente Nazionale Sordi (Surdula organizaĵo), Consuelo Agnesi, arkitekto, membro de la observejo pri alirebleco (OSA) de Ente Nazionale Sordi, Diego Pieroni Prezidanto de Ente Nazionale Sordi kaj Maria Bucci Interpretisto de LIS (itala signo-lingvo) de Ente Nazionale Sordi de Ankono, Raffaela Tomassetti kaj Violante Nonno de KiassoTis – Turismo Internazionale per Sordi, Stefania Fadda Direktorino CABBS Onlus – Psikoterapiisto kaj psikologo Specialiĝinta pri mensa sano kaj surdeco, Valentina Bani muzea ĉiĉerono en LIS – itala signo-lingvo, Brunella Manzardo esploristo de Projekto Alirebleco, edukada fako, de Rivoli-kastelo, Muzeo de Nuntempa Arto, kaj Luciano Candela surda docento kaj formadisto de la Torina Instituto por Surduloj.

El la alilandaj prelegantoj ni citas Hoelle Corvest de la Cité des Sciences et de l’Industrie de Parizo, Cyrille Gouyette de Luvro, Zsofia Tettamanti de Belarta Muzeo de Budapeŝto, Ni citas ankaŭ Marcus Weisen, internacia konsilanto pri alirebleco de la kulturaj riĉaĵoj, Jane Samuels Access and Equality Manager de British Museum, Londono, Antonio Espinosa Ruiz, Direktoro de Vilamuseu, muzea kaj monumenta reto de Villajoyosa – Alicante, Hispanujo.

Informoj

Por pliaj informoj skribu al info@museoomero.it.