Centro de dokumentado

Centro de dokumentado

La Centro de Dokumentado kaj Esploro rilatas al la specialaj didaktikaj kaj formadaj agadoj okazantaj ĉe la Muzeo.
Ĝi estas aparte specialigita pri la fakoj de pedagogio kaj didaktiko de artoj kaj arkeologio, de estetiko kaj alirebleco al muzeaj riĉaĵoj de vidhandikapuloj kaj de handikapuloj ĝenerale.

La Centro disponas pri specifa libraro pri la diritaj temoj kun brajlaj kaj vidulskribaj tekstoj, videoj, DVD kaj kasetoj konsulteblaj surloke.

Lastatempe ĝi iniciatis propran eldonadon, “Le dispense (kajeroj) del Museo Omero”, kiuj kolektas kaj diskonigas la pedagogiajn kriteriojn, la plej signifajn pripensojn kaj spertojn maturiĝintajn kaj eksperimentitajn ene de la diversaj aktivadoj realigitaj dum la jaroj.

Eblas trarigardi la ĉefajn tiflodidaktikajn helpilojn por la arta kaj estetika edukado de vidhandikapuloj. La Centro ebligas ankaŭ la ekkonon de manieroj, helpiloj kaj konkretaj spertoj por antaŭenigi La ekkonon de muzeaj riĉaĵoj kaj la alireblecon al ili.

La centro akceptas studentojn por profesia trejniĝo kaj donas, laŭ interkonsentita rendevuo, konsiladon kaj subtenon al docentoj, respondeculoj kaj agantoj de muzeoj kaj intendantejoj, deĵorantoj en la handikapula medio, studentoj kaj magistriĝontoj. Laŭ mendo ĝi disponigas ligilografiojn kaj bibliografiojn pri la suprediritaj temoj.

La Centro de Dokumentado situas ĉe la teretaĝo (interne de la Korto de la Komplekso). Eblas interkonsenti pri rendevuo en aparta horo por personigita konsultado kun aganto de la Muzeo.

Kontaktoj:
Muzea sekretariejo de la Muzeo: tel. 071 28 11 935 – segreteria@museoomero.it