Sensaj totemoj: inkluzivanta lernejo

Lernojaro 2008/2009. Antaŭparolo La rajto pri sciado, instruiĝo, ĝuado de la kulturaj riĉaĵoj ne ĉiam ricevas plenumiĝon por kelkaj homkategorioj. Tio koncernas handikapitojn kaj speciale vidhandikapitojn, kiuj ankoraŭ kaj tro ofte renkontas kulturajn barojn malhelpantajn por ili la ĝuadon de la kulturajn riĉaĵojn, kaj la preskaŭ tutan mankon de iloj respondaj al ilia aparta maniero interrilati kun la medio, kio malebligas aliron al informiĝo kaj sciado. La lerneja mondo, koncerne tiujn problemojn, prezentas unuflanke fundamentan okazon por la eksperimentado de edukaj itineroj reale inkluzivaj, kaj aliflanke privilegian lokon, kie kreskigi en la junuloj konscion atentantan la bezonojn de la malpli favorataj homoj. La projekto “Sensaj totemoj”, kun gvida karaktero je nacia nivelo, celas eksperimenti kaj taksi la validecon kaj reprodukteblecon de agado, havanta kiel Ĉefrolantojn instruistojn kaj lernantojn plenumantajn, por la socikultura integriĝo de vidhandikapitoj, konkretan laboron, kiu, ne postulante apartajn financajn rimedojn, igos pli alireblaj la ĉefajn monumentojn de la koncerna urbo. La projekto estas realigata de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, ĉefa gvidsigno je nacia kaj internacia niveloj sur la kampo de estetika kaj arta edukado kaj de ĝuado de kulturaj riĉaĵoj fare de vidhandikapitoj, kaj utiligas la kunlaboradon de la koncernaj instancoj pri publika edukado kaj de la koncernaj estraranoj de la komunumo Loreto. Intenco Favori la socikulturan integriĝon de vidhandikapitoj. Celoj Informi la lernantojn kaj pliakrigi ilian sentemon Pri la problemaro ligita al aliro al kulturo kaj edukiĝo de vidhandikapuloj. Favori la kulturan alproprigon de la lernantoj pere de plursensa alirmaniero al arto kaj realo. Realigi helpilojn kaj didaktikajn rimedojn utilajn por la plibonigo de edukiĝo kaj ĝuado de kulturaj riĉaĵoj fare de vidhandikapitoj. Metodoj kaj rimedoj Vizito de la koncernataj lernantaroj al Muzeo Homero kun plenumo de laborejaj agadoj. Periodaj renkontiĝoj, en la lernejoj, de instruistoj kaj lernantoj kun spertuloj de la Muzeo. Projektado kaj realigo de didaktikaj helpiloj koncernantajn la Bazilikon de Loreto, kiel tuŝlibroj, tuŝplatoj, parolaj priskriboj, kartonaj totemoj kaj pliaj materialoj kiel palpeblaj legosignoj kaj bildkartoj. Testado de la helpiloj kun nevidantoj. Lokigo de la sensa totemo interne de la Baziliko. Perioda bontenado de la totemo. Utiligo de reuzitaj materialoj. Alcelatoj Elementaj klasoj (IV aŭ V) kaj mezaj klasoj (II aŭ III).