Bright Ubuntu, mastruma sistemo open source sen bariloj

Nevidantoj kaj malfortevidantoj povos utiligi en maniero simpla kaj senpaga la komputilon kaj ĉiujn programojn danke al sistemo jam entenanta voĉsintezilon kaj lupeon. Hodiaŭ, lundon la 14an de Julio, estas prezentata en gazetara konferenco la projekto nomita “Bright Ubuntu, mastruma sistemo “open source” sen bariloj”, celanta realigi kaj disvastigi mastruman sistemon senpagan kaj facile uzeblan fare de nevidantoj kaj de aliaj handikapuloj. La ideo La projekto naskiĝas de ideo de Mirko Montecchiani, junular-respondeculo de la Unuiĝo de blinduloj kaj malfortevidantoj de Markio, kun la fundamenta subteno de Maurizio Mazzieri, volontulserva deĵoranto en la organizaĵo, kaj de la Rotario de Ankono. Ŝatanto de vojaĝoj kaj arto kaj sentema pri la problemaro de integriĝo de nevidantoj en la socion, Mirko sukcesis engaĝi la stabon de DIIGA (inĝeniera departemento pri komputiko, mastrumado kaj aŭtomatigo) de la Politeknika Universitato de Markio, gvidata de prof. Luca Spalazzi kaj la Prezidanton de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero de Ankono Roberto Farroni. Mastruma sistemo “open source”, t.e. senpaga, aranĝita por nevidantoj kaj malfortevidantoj La mastruma sistemo, nomita “Bright Ubuntu”, estos realigita de la stabo de DIIga zadaptante la mastruman sistemon open source Ubuntu” jam ekzistantan, por igi ĝin “bright”, t.e. luma kaj oportuna por nevidantoj kaj malfortevidantoj, provizante ĝin per ĉiuj necesaj aldonaj programoj kaj forigante balaston. La logo, tiu oficiala de Ubuntu adaptita de Emeline Moreau, resumas la celon de la projekto superi la komputikan diskriminacion: ĝi montras tri interbrakumantajn infanojn: unu el ili tenas en la mano bastonon; la tri infanoj havas okulojn resp. bluajn, brunajn kaj verdajn. Cohabitat Ĝuste pro sia baza celo la projekto enkadiriĝas plene en la ecaro postulata de Cohabitat - Asse Human bit – ricevante gravan kontribuon de la Provinco Ankono por ĝia realigo, kaj hodiaŭ en la gazetara konferenco la provinca estrarano prikulturo Carlo Maria Pesaresi, substrekis laŭcelecon kaj novecon de la projekto, kiu kapablas kunigi teknologion kaj kulturon. La komunumo kaj la distribua reto Eblos senpage elŝuti la sistemon el tiucele kreita retejo http://jeap.diiga.univpm.it/brightubuntu/wiki, entenanta forumon por diskutado kaj helpopaĝojn (simile al Vikipedio) klarigantajn kiel instali kaj utiligi la sistemon. Fine de la laboro de la Universitato, la stabo de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero kune kun grupo de la Itala Blindul-Unuiĝo testos kaj prijuĝos ĝian funkciadon. La plurmedia laborloko ĉe Muzeo Homero Ĉe Muzeo Homero estos aranĝita, ĉe la enirejo, plurmedia laborloko, kie Bright Ubuntu estos instalita, tiel ke la nevidantaj vizitantoj de la Muzeo povos kolekti ĉiujn informojn simple, rekte kaj memstare. La mastruma sistemo estos elŝutebla ankaŭ el la retejo de Muzeo Homero www.museoomero.it kaj tie troviĝos ĉiuj utilaj indikoj kaj ligoj. La fina evento La projekto, startinta en Majo, kompletiĝos 25 Oktobro per oficiala tago destinita al la prezento, promocio kaj distribuo de la produkto.