Projekto Totem Sensoriale (Sensa Totemo)

Totem Sensoriale estas nacia projekto adresita al la knaboj de la unuagrada lernejo kaj de la duagrada lernejo de unua grado, kiu invitas ilin realigi informan punkton por nevidantoj kaj malfortevidantoj, tio estas loko dediĉita al viddifektitoj interne de arkitekturaĵo.Temas pri stablo kun kartona albumo entenanta reliefajn platojn, kiuj priskribas la koncernan arkitekturaĵon: fasado, plano kaj kunteksta plano kun klarigoj kaj tekstoj grandlitere kaj brajle.Ĉiuj bazaj materialoj estas recikligitaj kaj tiucele elektitaj de la knaboj. La totemon povas kompletigi argila aŭ kartona maketo kun la ĉefaj elementoj de la strukturo kaj MP3-aŭdgvidilo priskribanta la arkitekturaĵon. Kosto: 400 eŭrojn. Inkluzive de VD kun klarigoj pri la realigo de la tiflodidaktikaj materialoj, stablo Ecodesk, kartona albumo por la reliefoj, brajligo de ĉiuj tekstoj, eventuala trakontrolo de reŭzitaj materialoj, MP3. Daŭro: Dum la kuranta lernojaro la teamo de Muzeo Homero disponigos sian subtenon Per formigaj renkontiĝoj ĉe la lernejo, ĉe la Muzeo kaj malĉee. Teknikaj karakterizoj respektendaj: La reliefoj havula mezurojn de la kartonoj provizitaj de la Muzeo. Vidulskribaj kaj brajlaj tekstoj estu simplaj kaj taŭge klarigaj. Por faciligi la legadon al duonvidantoj la tekstoj estu nigraj sur blanka fono kaj uzu tiparon almenaŭ 16-punktan el familioj Verdana aŭ Arial. La tuŝotaj materialoj estu sendanĝeraj. Malkonsilindaj estas speguloj, vitroj, klingoj aŭ aliaj materialoj tranĉeakraj aŭ toksaj. Konsilindaj estas koloroj brilaj kaj tre kontrastaj. La bindmaniero estas laŭvole elektebla, sed ĝi ne malhelpu malfermon kaj palpesploradon de la reliefoj, kaj la albumo estu fortika, opportune manipulebla kaj facile foliumebla.   Ni jam realigis:  Baziliko de Loreto (AN) – Lernojaro 2008 - 2009 kun reeldono en 2012 – 2013 Attualmente il Totem è in esposizione presso la Proloco di Loreto in Corso Boccalini 2. Katedralo San Ciriaco de Ankono – Lernojaro 2009 – 2010 Kastelo de Grinzane-Cavour - Alba (CN) – Lernojaro 2010 – 2011 Portale San Francesco kaj Urbodomo de Force (AP) – Lernojaro 2012 – 2013 Katedralo de Montalto Marche (AP) - Lernojaro2012 – 2013 La urbo Volterra – Lernojaro 2012 - 2013 Le tavole tattili sono in esposizione nell'atrio del Comune di Volterra. La urbo Milano – Lernojaro 2012 – 2013 Katedralo, Preĝejo Santa Maria delle Grazie, Sant'Ambrogio, Teatro la Scala, Stadiono de San Siro. Galerio de Moderna Arto – Reĝa Vilao de Milano.