ArteInsieme 2013 (ArtoKune 2013)

V aranĝo Aranĝo iniciatita de Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, de Arta Liceo "Edgardo Mannucci" de Ankono, de A.R.I.S.M. – F.A.D.I.S. (Regiona Asocio de Specialigitaj Instruistoj de Markio – Federacio de Asocioj de Docentoj por Lerneja Integriĝo), kunlabore kun la Ĝenerala Estraro por Pejzaĝo, Belartoj, Arkitekturo kaj Nuntempaj Artoj - Servo V, Nuntempaj Arkitekturo kaj Arto, kaj la Ĝenerala Estraro por valorigo de la Kulturaj Riĉaĵoj - Centro por la Muzeaj kaj Teritoriaj edukaj servoj de la Ministerio por Kulturaj Riĉaĵoj kaj agado, kaj kun la Regiona Lerneja Oficejo de Markio. ArteInsieme naskiĝis en 2003, Europa Jaro de Handikapuloj,kun la celo antaŭenigi la lernejan kaj socian integriĝon de homoj handikapitaj au malfavorataj pro sia deveno el aliaj kulturoj au pro sociaj kondiĉoj Pere de la valorigo de arto kajarta esprimo kiel rimedoj por ĉies edukado kaj persona disvolviĝo. La aranĝo, kiun karakterizas alta valoro eduka kaj konsciiga, celas krome aranĝi iniciatojn por plifaciligi al viddifektitoj la aliron al kulturaj kaj muzeaj riĉaĵoj, kaj por favori en la junuloj la kreskon de konscio atentema pri la problemoj de "diverseco" kaj la konon de la ĉefaj roluloj kaj de la diversaj lingvaĵoj de la nuntempa arto. Unua fazo - Invito partopreni La bienalo adresiĝas al la lerneja mondo kaj al muzeoj, precipe pri nuntempa arto. El la lerneja mondo estas invitataj partopreni la unuagradaj kaj duagradaj lernejoj por la projekto ArtoKune Sensa Totemo; la artaj liceoj kaj belartaj akademioj por la projekto ArtoKune Vidaj Artoj; la mezlernejoj kun muzika karaktero, la muzikaj kaj dancaj liceoj kaj la konservatorioj por la projekto ArtoKune Muziko. La Scienca Komitato de ArtoKune listigas inter siaj membroj, krom la Prezidanto de Muzeo Homero Aldo Grassini, gravajn personojn kiel Philippe Daverio, Alessio Vlad, Arta Direktoro de la Opera Teatro en Romo, , Angelo Foletto, muzikkritikisto, la direktorino de la V Servo de MiBAC Maria Grazia Bellisario. La aranĝo utiligas krome la kunlaboron de S'ed, Centro por muzeaj kaj teritoriaj edukaj servoj Pere de la scienca kontribuo de la kunordiganto Patrizia De Socio. La reklamartisto de ArtoKune Vidaj Artoj estas majstro Michelangelo Pistoletto. La reklamartisto de ArtoKune Muziko estas majstro Nicola Piovani. La aranĝo apartenas al la programo por festi la fondon de Ankono "Ancon(r)a 2400 volte" (Ankono, ankoraŭ 2400 fojojn). Dua fazo - Aliĝoj kaj eventoj Post la unua fazo de kolektado de aliĝoj kaj materialoj, estas tempo de nombroj kaj eventoj por la Bienalo ArtoKune 2013. 18 estas la muzeoj , precipe de moderna kaj nuntempa arto, italaj kaj eksterlandaj, kiu en Majo kaj Junio proponos aranĝojn celantajn stimuli la partoprenon de handikapula publiko, ebligante ankaŭ palpesploradon de la artverkoj. Inter tiuj ankaŭ Reina Sofia de Madrido, MAXXI de Romo, la Galerio de Moderna Arto de Milano kaj MART Rovereto. 22 estas la ĉiufakaj kaj ĉiugradaj italaj lernejoj , inter kiuj artakademioj kaj konservatorioj, kiuj realigis verkojn inspiritajn al la “Tria Paradiso” de Michelangelo Pistoletto kaj komponaĵojn sur la motivo "Amico mio" de Nicola Piovani, la du reklamartistoj de la aranĝo. 11 estas la lernejoj kaj liceoj , kiuj realigis sensan totemon, tio estas informa punkto por viddifektitoj starigenda en iuj ĉefaj monumentoj de iliaj urboj. 22 estas la lernejoj , tagaj centroj kaj asocioj aliĝintaj al HAPPENING ArteInsieme okazonta en Ankono la 24an de Majo, tago inter koloroj, muziko kaj multe da amuziĝo, inspirita al arto kaj integriĝo. Eksteraj ligoj: Il Terzo Paradiso di Michelagelo Pistoletto - youtube Il Terzo Paradiso di Michelagelo Pistoletto - ebook Il sito di Nicola Piovani Le fotografie dell'Happeging su Facebook