Por artdidaktiko plursensa kaj inkluziva: mimiko de la homa vizaĝo

Lernojaro 2008/2009. Antaŭparolo La rajto pri sciado, instruiĝo, ĝuado de la kulturaj riĉaĵoj ne ĉiam ricevas plenumiĝon por kelkaj homkategorioj. Tio koncernas handikapitojn kaj speciale vidhandikapitojn, kiuj ankoraŭ kaj tro ofte renkontas kulturajn barojn malhelpantajn por ili la ĝuadon de la kulturajn riĉaĵojn, kaj la preskaŭ tutan mankon de iloj respondaj al ilia aparta maniero interrilati kun la medio, kio malebligas aliron al informiĝo kaj sciado. La lerneja mondo, koncerne tiujn problemojn, prezentas unuflanke fundamentan okazon por la eksperimentado de edukaj itineroj reale leinkluzivaj, kaj aliflanke privilegian lokon, kie kreskigi en la junuloj konscion atentantan la bezonojn de la malpli favorataj homoj. La projekto celas la eksperimentadon de novaj edukaj itineroj kaj la realigon de helpiloj taŭgaj por inkluziva artdidaktiko, stimulanta plursensan aliron kaj ebliganta al vidhandikapitoj plenan aliron al sciado pere de siaj apartaj konrimedoj. La projekto estas realigata de la Ŝtata Palpsenta Muzeo Homero, ĉefa gvidsigno je nacia kaj internacia niveloj sur la kampo de estetika kaj arta edukado kaj de ĝuado de kulturaj riĉaĵoj fare de vidhandikapitoj, kaj utiligas la kunlaboradon de la plastika fako de la Ŝtata Art-Instituto “E. Mannucci” en Ankono. Intenco Favori la socikulturan integriĝon de vidhandikapitoj. Celoj Informi la lernantojn kaj pliakrigi ilian sentemon Pri la problemaro ligita al aliro al kulturo kaj edukiĝo de vidhandikapuloj. Favori plursensan alirmanieron al arto kaj realo. Realigi helpilojn kaj didaktikajn rimedojn utilajn por la plibonigo de edukiĝo kaj ĝuado de kulturaj riĉaĵoj fare de vidhandikapitoj. Metodoj kaj rimedoj Vizito de la koncernataj lernantaroj al Muzeo Homero kun plenumo de laborejaj agadoj. Periodaj renkontiĝoj, en la lernejoj, de instruistoj kaj lernantoj kun spertuloj de la Muzeo. Alcelatoj Lernantoj de la kvinaj klasoj.